Katedralo de Aleksandro Nevski de Sofio

La Katedralo de Aleksandro Nevski (bulgare: Свети Александър Невски) en Sofio, ĉefurbo de Bulgario, estas arkitekturaĵo honore al la rusoj falintaj por la liberigo de Bulgario for de la Turka Imperio en 1877-1878. Estas la katedrala sidejo del Patriarkato de Bulgario.

Katedralo de Aleksandro Nevski de Sofio
katedralomuzeo
katedralomuzeo [+]

LandoBulgario

SituoSofio
- koordinatoj42° 41′ 45″ N, 23° 19′ 59″ O (mapo)42.69583888888923.332969444444Koordinatoj: 42° 41′ 45″ N, 23° 19′ 59″ O (mapo)
Areo0 km² (0 ha) [+]

Katedralo de Aleksandro Nevski de Sofio (Bulgario)
Katedralo de Aleksandro Nevski de Sofio (Bulgario)
DEC

Map
Katedralo de Aleksandro Nevski de Sofio

Vikimedia Komunejo:  Alexander Nevsky Cathedral, Sofia [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Estas unu el la plej gravaj reprezentoj de la konstruarto ene de la ortodoksismo, agnoskita pro sia arkitekturo, freskoj kaj dimensioj. Ĝi estas 72 metrojn longa, 42 metrojn larĝa kaj 52 metrojn alta, ĝi havas areon de 3170 m² kaj enhavkapablon por 5.000 personoj. Ĝi suferis pro la du mondmilitoj dum kiu preskaŭ oni detruis ĝin.

Ĝi estas unu de la plej grandaj katedraloj de la kristana ortodoksismo de la mondo kaj en ĝia kripto troviĝas artgalerio de antikva bulgara arto kaj renesanca de la periodo inter 4-a kaj 19-a jarcentj, komponita de antikvaj ikonoj. tiu galerio posedas unu de la ĉefaj kaj pli grandaj kolektoj de ortodoksaj ikonoj de la mondo. La preĝejo estis proklamita monumento de kulturo en 1924.