Katedralo de Laŭzano

La Katedralo Dipatrino estas la iama episkopa preĝejo de la iama episkopujo Laŭzano kaj nuna reformita ĉefpreĝejo de la urbo Laŭzano en la kantono Vaŭdo de Svisujo. Ĝi validas kiel plej grava konstruaĵo de gotika arĥitekturo en Svisujo kaj influis decide la pluan evoluon de gotika konstruarto en la regiono.

Katedralo de Laŭzano
Orienta vidaĵo de la katedralo
Orienta vidaĵo de la katedralo
Orienta vidaĵo de la katedralo
katedralo [+]
Koordinatoj46° 31′ 21″ N, 6° 38′ 8″ O (mapo)46.52256.6355555555556Koordinatoj: 46° 31′ 21″ N, 6° 38′ 8″ O; CH1903: 538378 / 152672 (mapo)

ArkitektoJean Cotereel

Estiĝo1170

Katedralo de Laŭzano (Laŭzano)
Katedralo de Laŭzano (Laŭzano)
DEC

Map
Katedralo de Laŭzano

Vikimedia Komunejo:  Cathédrale de Lausanne [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Katedralo, en la malfono "Place de l'Ours"

Konstruhistorio redakti

La katedralo konsekrata al Maria kiel Dipatrino estas la posta preĝejo de tiu ekzistinta ekde la 6-a jarcento, kiu estis konsekrita al Sankta Tirso kaj poste portis la nomon Sankta Mario. La karolidan konstruaĵon de proksimume 1000 anstataŭis romanika preĝejo. Jam kelkajn jardekojn poste oni tamen komenciĝis denove per novkonstruado.

Estas distingeblaj tri konstrufazoj:

  • ekde proksimume 1170 ekestis la ĥorĉirkaŭirejo en la oriento
  • de proks. 1190 okazis sub la t.n. Majstro de Laŭzano la konstruo de ĥorejo, navokruciĝo kun lanternturo (navkrucoturo malfermiĝanta malsupren al la navoj, kiu estas tralumata), transversa domo kaj grandparto de la laŭlonga domo
  • proks. 1215 konstruestro Jean Cotereel komencis finkonstrui la laŭlongan domon kaj la okcidentan finaĵon de la preĝejo

Proksimume de 1225 ĝis 1235 al la suda ekstera muro de la laŭlonga domo oni alkonstruis portalon, rimarkindan pro ĝiaj figurornamo kaj plurkoloreco. En la jaro 1275 finfine oni konsekris la katedralon je ĉeesto de papo Gregorio la 10-a kaj de reĝo Rudolfo la 1-a.

Arĥitekturo redakti

 
Ĥorejo de la katedralo

La katedralo de Laŭzano konvenas kun la tipa skemo de gotika baziliko: al la dutura okcidenta fronto (nur unu turo estis realigata) alligiĝas la trinava laŭlonga domo, kiun krucas la transversa navo – la navkrucon kronas la jam menciita lanternoturo. La orientan finaĵon formas la ĥorejo kun ĉirkaŭirejo. Malgraŭ la diversaj konstrufazoj la konstruaĵo efikas stile – ekzemple rilate la murskemon – tre unueca. Estas menciindaj tamen kelkaj apartaĵoj:

La laŭlonga akso de la preĝejo, difinita de la ĥorĉirkaŭirejo, estis iomete deŝovata dum la sekvaj konstrufazoj. Krom tio la unuajn du naverojn de la laŭlonga domo tegmentas sesparta volbo, dum kiam en la plua paso ĉiu navero ricevis kvarpartan krucripovolbon. Tiu ĉi ŝanĝo estas signo de la transiro de frua al alta gotiko, kiu per tio formiĝas en la katedralo de Laŭzano.

La apogiloj de la laŭlonga domo estas nekutime malunuecaj. Krom faskopilastroj ankaŭ troviĝas la pli tradiciaj masivaj rondpilastroj. Ankaŭ ilin ĉirkaŭas faskokolonoj, kiuj tamen ne fiksiĝas kun la pilastro, sed staras pli senrilate apud ĝi.

Okulfrapas ankaŭ la plej okcidenta navero de la laŭlonga domo. Ĝi estas pli vasta ol la aliaj kaj havas aparte fortikajn apogilojn. Tiuj devis origine porti unuopan turon. Post kiam tiu ĉi plano devis cedi favore al dutura fronto, la okcidenta laŭlongdoma navero servis kiel trapasejo por strato, kiu ĉi-loke krucis la preĝejon. Nur en la 16-a jarcento oni fermis la trapasejon.

En tiu ĉi jarcento ankaŭ ekestis la okcidenta portalo laŭ flamgotika stilo (1515–1532), kies riĉa figurornamo tamen en la 20-a jarcento estis novigenda. Tuj post la enirejo ankoraŭ videblas la kadro de la origina portalo.

Komparo de la konstruaĵo kun ekzemple la preskaŭ samtempe ekestinta katedraloj de Chartres aŭ eĉ Dipatrino de Parizo (fine de la 12-a jarcento) povas ilustri ĝian rangon en la evoluo de la gotika arĥitekturo.

Ekipaĵo redakti

Fenestroj redakti

Eminenta estas la fenestrorozo en la transversa domo, kiu originas el la frua 13-a jarcento. Ĝia bildaro verkita de la tiel nomata Majstro de l' Rozo de Laŭzano entenas ne malpli ol prezentadon de la tiam konata mondo: tero kaj maro, aero kaj fajro, sezonoj, monatoj kaj zodiakoj, same kiel monstroj, kiu insidas rande de la mondo. La restaj vitralojn verkis artistoj el la 19-a kaj 20-a jarcentoj.

Ĥorseĝaro kaj predikejo redakti

La granda ĥorseĝaro de la 13-a jarcento nur parte konserviĝis kaj nun ne plu troviĝas en la katedralo. Dua ĥorseĝaro, kiun instaligis ekde 1509 episkopo Aymon de Montfalcon, estas rigardebla en la Kapelo Sankta Maŭrico (en la subkonstruaĵo de la ne realigita norda turo). La predikejo ĉe unu el la pilastroj de la norda laŭlonga domo ankaŭ devenas el la 16-a jarcento.

Murpentraĵoj redakti

Sur kelkaj lokoj (kapelo proksime de la fenestrorozo, enirzono) troviĝas koloraj murpentraĵoj. La kolorigo de la tuta interno per grizaj kaj okraĵ nuancoj konformas kun la origina stato de la konstruaĵo.

Riparadoj redakti

 
Katedralo de Laŭzano antaŭ riparado de la turpinto laŭ planoj de Viollet-le-Duc

La konstrumaterialo de la katedralo estas molaso, malmola sabloŝtono. Ĝia eta rezistoforto kaŭzis, ke post finkonstruado de la katedralo fakte oni daŭre devas fari riparlaborojn.

Ekde la 18-a jarcento ĉi tiuj laboroj estas tre bone dokumentitaj. Tiutempe oni ankaŭ diskutis plenan malkonstruon de la preĝejo favore al novkonstruaĵo. En la 19-a jarcento oni petis helpon de la franca fakulo pri gotika arĥitekturo Viollet-le-Duc. Laŭ ties planoj oni komencis en 1874 ampleksan riparadon de la tuta konstruaĵo, daŭrantan proksimume 60 jarojn. Kelkaj el la ŝanĝoj realigitaj je tio oni malfaris en la 20-a jarcento favore al pli granda aŭtenteco. Ankaŭ komence de la 21-a jarcento la klopodoj pri la konservado de la konstruaĵo kontinue daŭradas.


Galerio redakti

Literaturo redakti

  • Ellen J. Beer: Die Rose der Kathedrale von Lausanne und der kosmologische Bilderkreis des Mittelalters. (= Berner Schriften zur Kunst. Band 6). Benteli, Bern 1952.
  • Peter Kurmann u.a. (eldonintoj): Die Kathedrale von Lausanne und ihr Marienportal im Kontext der europäischen Gotik. (= Scrinium Friburgense. Band 13). De Gruyter, Berlino k. a. 2004, ISBN 3-11-017916-4.
  • Sophie Donche Gay: Les vitraŭ du XXe siècle de la cathédrale de Lausanne. Payot, Laŭzano 1994, ISBN 2-601-03155-7.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti