Katedralo de Malago

La Sankta Preĝejo Katedralo Baziliko de la Enkarniĝo estas la Katedralo de Malago, en la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, (Hispanio). Ĝi estas unu el la renesancaj juveloj plej valoraj de Andaluzio. Ĝi troviĝas ene de la limoj kiujn markis la malaperinta araba murego, formante granda arkitekturan komplekson kune al la proksima Alkazabo kaj la Kastelo de Gibralfaro. Ĝi estis konstruita inter 1528 kaj 1782, laŭ la projekto de Diego de Siloé. La fermofino estis verko de la arkitekto Martín de Aldehuela.

Katedralo de Malago
katolika katedralo • monumento [+]
Koordinatoj36° 43′ 12″ N, 4° 25′ 12″ U (mapo)36.720042-4.42012Koordinatoj: 36° 43′ 12″ N, 4° 25′ 12″ U (mapo)

ArkitektoDiego de Siloé

Estiĝo1528

Katedralo de Malago (Malago)
Katedralo de Malago (Malago)
DEC
Katedralo de Malago
Katedralo de Malago

Map
Katedralo de Malago

Vikimedia Komunejo:  Cathedral of Málaga [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Katedralo de Malago

Ĝia interno estas el renesanca stilo. La Baziliko el rektangula plano, konsistante el tri navoj kaj la centra estas pli larĝa ol la flankaj, sed ĉiuj samaltaj je 41,79 metroj, kiuj konvertas ilin en la plej altaj katedralvolboj de Andaluzio.

Ĝia fasado estas el baroka stilo kaj duetaĝa. En la una etaĝo ekzistas tri arkoj kaj ene de ili, pordoj dividitaj per kolonoj el marmoro.

La seĝaro de la ĥoro estis de Pedro de Mena.