Katedralo de Merseburg

La Katedralo Sanktaj Laŭrenco kaj Johano la Baptisto estas grava protestantisma kirko en Merseburg, Germanio.

Katedralo de Merseburg
Luterana katedralo [+]
Koordinatoj51° 21′ 31″ N, 12° 0′ 4″ O (mapo)51.3586312.0011Koordinatoj: 51° 21′ 31″ N, 12° 0′ 4″ O (mapo)

Estiĝo11-a jarcento

Katedralo de Merseburg (Saksio-Anhalto)
Katedralo de Merseburg (Saksio-Anhalto)
DEC
Lokigo de Saksio-Anhalto en Germanio

Map
Katedralo de Merseburg

Vikimedia Komunejo:  Merseburg Cathedral [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
La Katedralo de Merseburg

Historio redakti

La fundamenta ŝtono metitis en 1015 fare de episkopo Thietmar. En la jaro 1021-a okazis la unua konsekro en ĉeesto de la germania reĝo Henriko la 2-a. Ĉar post tio la ĥorejo terenfalis sume ses fojojn episkopo Hunold novkonstruigis ambaŭ orientajn turojn kaj la sanktejon. En 1042 faritis la dua konsekro de la preĝejo. Ankaŭ la belega trinava romanikstila kripto datumas de tiu ĉi tempo. Renovigo ampleksa estis inter 1225-40 per kontruo de la antaŭa halo kaj de la malfruromanika volbaĵo en la altarejo respektive en la transepto. La antaŭhalo ricevis en 1535 la lindan maŝan volbaĵon fare de Hans Möstel. En 1510 episkopo Thilo von Trotha detruigis la mezan navon post kiam ĝi anstataŭigitis per gotika halaĵo. Ĝi finkonstruitis nur post la morto de li kaj inaŭguritis en 1511.

La patronoj de la katedralo estas Johano la Baptisto - li jam estis estinta la patrono de la en 931 konstruita unua kirko - kaj Laŭrenco de Romo. En la laŭrenca memortago de 955 venkis imperiestro Oto la 1-a en la Batalo de Augsburg la Hungarojn. Dumbatale li promesis - en kazo de venko - krei novan episkoplandon. Tio promeso plenumitis en 968.

Priskribo redakti

La ĉefa portalo montras Henrikon la 2-an kun katedrala maketaĵo kaj la regnaj simboloj flankite de ambaŭ patronoj. La klostro kun akrigitaj foldoj (Teufelskrallen) estas el la 13-a/14-a jc. Restaŭradlaboroj estis tie ĉi en al 15-a jarcento. La Ladegast-orgeno, muntite inter 1853-59 en barokan orgenfasadon el la duka tempo, havas ne tute 6000 fajfilojn kaj 81 voĉojn. Ĝi estas mondfama. La katedralo gastigas multajn altvalorajn objektojn, ekz. la bronzan tomboslabon de Rudolfo de Svabio, barokan altaron, princan kripton, romanikstilan baptovpelvon, episkopajn tombojn kaj epitafojn, ĥorejseĝaron (sed ankaŭ seĝaron ĉe la transepto aŭ ĉe la flankaj navoj).

La Magiaj formuloj de Merseburg, malkovrite en 1841 en la biblioteko de la katedrala konvento, kaj t.n. Baptovoto frankonia ankaŭ devas esti menciitaj inter la trezoraĵoj de Merseburg.

Fonto redakti