Katedralo de Sankta Kristoforo de La Laguna

La Katedralo de Sankta Kristoforo de La Laguna ankaŭ nomata Katedralo de Nia Sinjorino de Rimedoj situas en la urbo Sankta Kristoforo de La Laguna en la insulo de Tenerife (Kanariaj Insuloj, Hispanio). La katedralo estas la sidejo de la Diocezo de Tenerife, inkluzive de la Provinco Sankta Kruco de Tenerifo. La katedralo situas en la historia urbo de La Laguna, deklarita Monda Heredaĵo en 1999 de Unesko.

Katedralo de Sankta Kristoforo de La Laguna
katolika katedralo • monumento [+]
Koordinatoj28° 29′ 20″ N, 16° 18′ 59″ U (mapo)28.488955555556-16.316388888889Koordinatoj: 28° 29′ 20″ N, 16° 18′ 59″ U (mapo)

Estiĝo1515

Katedralo de Sankta Kristoforo de La Laguna (Kanariaj insuloj)
Katedralo de Sankta Kristoforo de La Laguna (Kanariaj insuloj)
DEC
Katedralo de Sankta Kristoforo de La Laguna
Katedralo de Sankta Kristoforo de La Laguna
Lokigo de Kanariaj insuloj en Hispanio

Map
Katedralo de Sankta Kristoforo de La Laguna

Vikimedia Komunejo:  La Laguna Cathedral [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Katedralo de Sankta Kristoforo de La Laguna

En 1511 stariĝis en la nuna loko de la katedralo, kapelo, kiu estis anstataŭita en 1515 per pli granda konstruaĵo, dediĉita al la Virgulino de la Rimedoj, mudeĥara, kies turo estis starigita en 1618. La templo iĝis katedralo fare de papo Pio la 7-a la 21-a de novembro, 1819. La fasado, novklasika, datiĝas de 1820 kaj estis konstruita sur la planoj de la Katedralo de Pamplono, la nuna strukturo de la katedralo estis konstruita inter 1904 kaj 1915 kaj estas novgotika.