Katedralo de Santiago-de-Kompostelo

La Katedralo de Santiago-de-Kompostelo troviĝas en la urbo Santiago-de-Kompostelo, en la centro de la provinco Koruno, en Galegio (Hispanio). Ĝi gastigas, laŭ la tradicio, la tombejon de la apostolo de Jesuo, Jakobo, kio konvertis la templon en unu el la ĉefaj pilgrimejoj de Eŭropo dum la Mezepoko tra la konata Jakoba vojo, vojo kiu dekomence sekvis la laktan vojon komunikante Iberion kun la cetero de la kontinento. Tio estis decidiga por ke la hispaniaj mezepokaj regnoj estus partoprenintaj en la kulturaj movadoj de tiu epoko. Nuntempe ĝi daŭras kiel pilgrimcelo.

Katedralo de Santiago-de-Kompostelo
katolika katedralo • arkitektura monumento • katolika pilgrimejo [+]
Koordinatoj42° 52′ 50″ N, 8° 32′ 40″ U (mapo)42.880555555556-8.5444444444444Koordinatoj: 42° 52′ 50″ N, 8° 32′ 40″ U (mapo)

ArkitektoFernando de Casas Novoa

Estiĝo9-a jarcento

Katedralo de Santiago-de-Kompostelo (Provinco Korunjo)
Katedralo de Santiago-de-Kompostelo (Provinco Korunjo)
DEC
Katedralo de Santiago-de-Kompostelo
Katedralo de Santiago-de-Kompostelo
Lokigo de Provinco Korunjo en Hispanio

Map
Katedralo de Santiago-de-Kompostelo

Vikimedia Komunejo:  Cathedral of Santiago de Compostela [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

El arthistoria vidpunkto estas unu el la ĉefaj katedraloj de Hispanio kaj funkcias kiel spirita centro kaj de la regiono kaj de la lando, kies patrono estas Santiago kaj pro tio la katedrala fasado aperas en la moneroj de 0'01, 0'02 kaj 0'05 centonoj da hispaniaj eŭroj.

El arkitektura vidpunkto ĝi enhavas artaĵojn el tre diversaj epokoj kaj stiloj, inter kiuj elstaras la Portiko de la Gloro.

Arkitektura historio redakti

Legendo pri la la Kordovaj sonoriloj de la katedralo de Santiago-de-Kompostelo redakti

En la jaro 997 Almanzoro decidis enmarŝi kun inmensa armeo en Santiago-de-Kompostelon. En tiu urbo troviĝis la plej grava sanktejo de la kristana kredo en la Ibera Duoninsulo, la tombo de la apostolo Jakvo, la tieaj pilgrimadoj el ĉiuj eŭropaj regionoj estis similaj al tiuj kiuj celis la urbon Mekkon por islamanoj. Ĉi tiu sanktulo krome, estis la inspiro de kristanaj soldatoj en iliaj bataloj kontraŭ la islamanoj. La armeo de Almanzoro eniris en Santiago-de-Kompostelo la 10-an de aŭgusto. La trupoj de Almanzoro disrabis ĉiujn juvelojn kaj arĝentaĵojn kiujn ili trovis en la ĉefa preĝejo, sed, la plej alt-valora milit-akiro estus io tre simpla: la sonoriloj de tiu preĝejo. Jam laŭlegende, Almanzoro deziris uzi tiujn sonorilojn kiel oleo-lampojn en la kordova moskeo, same li deŝiris la lignaĵojn de tiu preĝejo por esti uzataj poste, okaze de la pligrandigo de la moskeo de Kordovo. La soldatoj de Almanzoro poste revenis en Kordovon kun siaj akiroj.

La sonoriloj ŝajne utilis kiel oleo-lampoj en la kordova moskeo. Kiam la kastilia reĝo Ferdinando la 3-a konkeris Kordovon en la jaro 1236, la legenda historio rakontas, vere aŭ ne, ke la reĝo ordonis resendi la sonorilojn en Santiago-de-Kompostelon. Do, la tradicio diras, ke islamaj malliberigitoj transportis la sonorilojn en la novan preĝejon konstruitan por gardi la tombon de la apostolo Ĵakvo en la galega ĉefurbo. Estas necese diri, ke la historio kaj la artistoj troigis la aferon. Tiu unua preĝejo konstruita en Santiago-de-Kompostelo kaj poste detruita de Almanzoro, ne estis simila al la nuntempa impona katedralo. Male, temis pri malgranda baziliko, supozeble, do, ankaŭ la sonoriloj ne estus tre grandaj, ĉar en Kordovo ili utilis kiel simplaj olelampoj. Laŭdire temis pri 11 sonoriloj malgrandaj. La ceteraj sonoriloj ankaŭ prirabitaj de Almanzoro dum liaj milit-agadoj estis fanditaj kaj ankaŭ senditaj al Santiago-de-Kompostelo. Dum la rekonstruo de la katedralo de Santiago en la 16-a jarcento oni starigis novan turon, hodiaŭ konata kiel turo de la horloĝoturo Berenguela. Ĉi turo bezonis grandan sonorilon, tiel, oni fandis ĉiujn sonorilojn havigitajn el Kordovo por konstrui la “sonorilon Berenguela” pezanta 6.433 kilogramojn. Tiu jam granda sonorilo troviĝas nuntempe ĉe la klostro de la katedralo, ĉar nova sonorilo konstruita en Nederlando funkcias hodiaŭ en tiu turo.[1]

Referencoj redakti

  1. Por la tuta ĉapitro "La Kordovaj sonoriloj de la katedralo de Santiago-de-Kompostelo", Gazeto Andaluzia, 33-a Jarkolekto, Septembro 2019, N-ro 114, pp. 14-17.

Eksteraj ligiloj redakti