Katedralo de Speyer

La katedralo de Spiro, plennome Imperiestra kaj Maria Katedralo de Spiro (germane Kaiser- und Mariendom zu Speyer), en la urbo Spiro (germane Speyer) en Rejnlando-Palatinato en Germanio, estas post la detruo de la abatejo de Cluny la plej granda konservita kristana preĝejo de romanika stilo en la mondo. Ekde la jaro 1981 ĝi estas listigata kiel monda kultura heredaĵo de UNESKO.

Katedralo de Speyer
katolika katedralo • imperia katedralo [+]
Koordinatoj49° 19′ 2″ N, 8° 26′ 33″ O (mapo)49.3172228.4425Koordinatoj: 49° 19′ 2″ N, 8° 26′ 33″ O (mapo)

ArkitektoOtto of Bamberg

Estiĝo1080
Map
Katedralo de Speyer

Vikimedia Komunejo:  Speyer Cathedral [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]

Monda heredaĵo de UNESKO
Monda heredaĵo

Katedrelo de Speyer
Lando  Germanio
Tipo Kultura Heredaĵo
Kriterioj ii
Fonto 168
Geografia situo 49° 19′ 2″ N, 8° 26′ 33″ O (mapo)49.3172222222228.4425
Registra historio
Registrado 1981  (5-a sesio)

Geografia lokigo sur la mapo : Rejnland-Palatinato

Katedralo de Speyer (Rejnland-Palatinato)
Katedralo de Speyer (Rejnland-Palatinato)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Germanio

Katedralo de Speyer (Germanio)
Katedralo de Speyer (Germanio)
DEC
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
vdr

Historio redakti

Mezepoko redakti

La germana imperiestro Konrado la 2-a probable en la jaro 1025 ordonis la ekkonstruon de la katedralo, kun la celo konstruigi la plej grandan preĝejon de Eŭropo. Nek li nek lia filo Henriko la 3-a ĝisvivis la finon de la konstruo. Nur dum la rego de lia nepo Henriko la 4-a en 1061 la katedralo estis fine inaŭgurita.

 
vidaĵo el sudokcidento

Por transporti la necesan kvanton da ŝtonoj kaj ligno al Speyer, aparte estis konstruita kanalo de la Palatinata Arbaro al la rivero Rejno.

Malpli ol 20 jarojn poste la imperiestro Henriko la 4-a ordonis duone remalkonstrui la katedralon, por rekonstrui ĝin pli grande kaj pompe. La okcidenta tegmento estis altigita je kvin metroj, kaj la simpla ligna tegmento anstataŭita per eleganta ŝtona tegmento el kupolaro laŭ la idealoj de la romanika arkitekturo. Dum la mortojaro de Henriko la 4-a, 1106, la trakonstruita katedralo iĝis preta kaj vere estis la plej granda konstruaĵo de sia epoko.

 
rigardo en la centran parton

La loĝloko Speyer tiam havis nur proksimume 500 loĝantojn. Sendube estis politikaj motivoj, kiuj motivigis la imperiestrojn konstruigi tiom grandan katedralon en kompare eta loĝloko - la germanaj imperiestroj postulis por si ne nur politikan, sed ankaŭ religian potencon, kaj la konflikto inter ili kaj la papo en Romo dominis multajn jardekojn.

Ekde la 17-a jarcento redakti

Dum 1689 kadre de milito la okcidenta parto de la katedralo detruiĝis. Nur dum la dua duono de la 18-a jarcento kolektiĝis sufiĉe da mono por rekonstruigi la okcidentan parton, nun en baroka stilo. Tiu rekonstruo vivis nur 60 jarojn. Dum la Franca Revolucio la katedralo denove parte detruiĝis.

Post la malvenko de la armeo de Napoleono la katedralo estis renovigita kaj denove ekfunkciis. Ekde la jaro 1818 ĝi estas episkopa preĝejo por la episkopujo de Spiro. Inter la jaroj 1846 kaj 1853 la pentristo Johann von Schraudolph [fon ŝraŭdolf] laŭ mendo de la reĝo Ludoviko la 1-a de Bavario aldonis freskojn en nazarena stilo. Dum la 19-a jarcento oni tre aprezis tiujn freskojn, tamen dum la sekva 20-a jarcento oni parte tre kritike opinias ilin kiĉaj.

Evoluo de la katedrala silueto redakti

Eksteraj ligiloj redakti