Katedro de Sankta Petro

La katedro de Sankta Petro (latine: Cathedra Petri) estas ligna trono, kiu mezepoka legendo identigis, instrucele, kun la episkopa katedro aparteninta al la apostolo Petro kiel unua episkopo de Romo (kaj papo). Reale, kio konserviĝas estas manfaritaĵo de la 9-a jarcento, donacita en 875 de la reĝo de Frankoj Karlo la 2-a al la papo Johano la 8-a okaze de lia descendo al Romo por esti kronata imperiestro.[1]

La Katedro de Sankta Petro aŭreolita per "Gloro".
Trono de Karlo la 2-a poste identigita kun la katedro de Sankta Petro.

Ĝi estas konservata kiel aluda relikvo en la Baziliko Sankta Petro en Vatikano[2], ene de grandioza baroka artaĵo projektita de Gian Lorenzo Bernini kaj realigita en la jaroj 1656 kaj 1665.
La nomo "katedro" devenas el la latina cathedra, kiu indikas la episkopan katedron, nome la seĝo sur kiu sidiĝas la instruanta episkopo.

Priskribo pri la artaĵo de Bernini redakti

 
La Cathedra Petri vidata el la presbiterio de la Vatikana Baziliko.

La verko de Bernini estas poziciita, funde, en la absido de la Vatikana Baziliko, elpendanta, kun scena rezulto efektigita en kombino kun la arkitektura kornico de la pilastra friso. Centre elstaras, en orata bronzo, la trono, en kies eno situas la ligna katedro vera kaj propra. Sur fronta drapo estas reprezentata la traditio clavum (la konfido-dono de la ŝlosiloj"", nome la sceno de la evangelia rakonto per kiu Jesuo proklamas Petron fonto de la neeraripovo de la papoj. Kvar kolosaj statuoj, eĉ mem bronzaj, prezentantaj kvar Doktorojn de la eklezio (unuaplane Aŭgusteno de Hipono kaj Ambrozio de Milano por la latina eklezio kaj duaplane Atanazio kaj Johano Krizostomo por la orientaj eklezioj) estas prezentataj en la pozicio de subtenantoj de la katedro, kiu ŝajnas senpeze ŝvebi en la aero sur orataj stukaj nuboj.

 
La kolombo de la Sankta Spirito en la fenestrego suprestaranta la tronon.

La liturgia festo de la katedro de Sanlta Petro redakti

La liturgia festo de la episkopa katedro de Santa Petro, menciita en la Ĝenerala Roma Katendaro, reirigas al la 3-a jarcento. [3] La kalendaro de Filokalo de 354 kiu jam naskiĝis en 311 indikas kiel dato de la festo la 22-an de Januaro.[4]
En la Hieronima Martirologio estas indkataj du datoj por festi tiun liturgiaĵon.

Doktrino de la Cathedra Petri redakti

Dosiero:Gesupietrochiave.jpg|eta|dekstra|Jesuo transdonas la ŝlosilojn de la regno.]] Floris, en la 3-a jarcento ĉirkaŭ doktrino kiu atribuis la prerogativojn de Petro al ĉiuj episkopoj kiel posteuloj de la apostoloj, sed ĝi iom post iom unuformiĝis al la komuna doktrino, nome rekonis kiel adresitojn nur Petron kaj ties posteulojn, de la livero-konfido de la ŝlosiloj.

Notoj redakti

  1. A. Giardina, A.Vauchez,Il mito di Roma, Editori Laterza, 2000.
  2. kelke ekzemplero troviĝas en muzeoj,
  3. Paolo VI, Udienza generale del 22 febbraio 1967
  4. Anton de Waal, "Chair of Peter" in Catholic Encyclopedia (New York 1908)

Vidu ankaŭ redakti