Katenado estas praktiko kiu konsistas de senigo de iu je iuj movoj, per diversaj katenigaj iloj, kaj tiel subigi onin. Tio estis uzita en ĉiuj kulturoj por malhelpi iun uzi forton aŭ por malebligi kaptiton eskapi. La plej komunaj estas mankateno aŭ, pli malnove, piedligoj.

Publike elmontrita katenita viro en Kolonjo, Germanio

Sed katenado ankaŭ fariĝis parafilio, eventuale nomebla katenumado. Katen(um)i ies korpoparton estas pero pruve efekta por veki fantasmojn ĉe homoj. Ĉu por seksa antaŭludo, ĉu por estetika arto kun erotikaj subkomprenaĵoj, ĉu simple por sadmasoĥista ludo, katenado estas unika sed polemika sperto.

Nekonfirmitaj studoj en Usono indikis ke 75% de viroj kaj multaj virinoj opinias katenumadon erotika. [mankas fonto] Kiel pri plejpartoj el la studoj pri seksa fantasmo kaj konduto, la disponeblaj studoj ne estas bone kontrolita kaj la plej fidindaj el ili estas malfreŝdataj. Tiu emo pri katenumado estas verŝajne pli grava en Japanio, kie la praktiko naskiĝis, kaj kie sadism-masoĥista ludo estas relative populara.

Formoj redakti

Ekzistas du malsamaj skoloj de katenado.

La okcidenta, praktikata en Ameriko kaj Eŭropo, vaste konata laŭ la angla nomo bondage (to bind signifas ligi) disvolviĝis surbaze de la Japana skolo.

Japanlingve kinbaku (緊縛) signifas katenado. De tie Kinbaku-bi estas bela katenado. Kinbaku (aŭ sokobaku) estas japana formo de katenado en kiu subulo estas katenita aŭ ligita per simplaj, kvankam vide implikaj, ŝablonoj de maldika ŝnureto (ĝenerale 6 mm aŭ 8 mm). En Japanio diversaj uzoj de ŝnuroj almenaŭ datiĝas de la 15-a jarcento. Moderna katenado originas en fine de la Edo-epoko, kiam kelkaj japanaj erotikaj bildoj aperis. Ne ekzistas historiaj pruvoj pri pli frua katenado.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti