Caterina CORNARO, esperantigite Katerina KORNARO (1454-1510) estis reĝino de Kipro, Jerusalemo kaj Armenio inter 1474 kaj 1489, kaj Sinjorino de Asolo (1489-1510). Filino de Marko Kornaro (1406-1479) kaj Fiorenza Krispo, ŝi apartenis al unu el la plej riĉaj kaj influhavaj familioj de la Venecia Respubliko.

Katerina Kornaro
Reĝino de Kipro
Portreto de Katarina Kornaro, pentrita de Ticiano
Portreto de Katarina Kornaro,
pentrita de Ticiano
Regado 26-a de aŭgusto 1474 - 26-a de februaro 1489
Antaŭulo Jakobo la 2-a
Persona informo
Naskiĝo 25-an de novembro 1454 (1454-11-25)
en Venecio,  Venecia Respubliko
Morto 10-an de julio 1510 (1510-07-10) (55-jaraĝa)
en Asolo,  Venecia Respubliko
Tombo San Salvador vd
Loĝloko Asolo vd
Ŝtataneco Venecia respubliko vd
Familio
Familio Cornaro
Dinastio House of Cornaro vd
Patro Marco Cornaro
Patrino Fiorenza Crispo
Gefratoj Giorgio Cornaro vd
Edz(in)o Jakobo la 2-a
Infanoj Jakobo la 3-a
Parencoj Marco Cornaro • Francesco Cornaro • Marco Cornaro • Andrea Cornaro • Giacomo Corner vd
Profesio
Okupo reĝino vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Ŝi estis edukita en la benediktana monaĥejo de Santa Benedikto la Maljuna, en Padovo, ĝis kiam ŝi estis 14-jara, kaj tiam ŝi estis elektita inter la plej belaj virinoj de la Serenissima kiel edzino de la reĝo el Kipro, Jakobo la 2-a (1439-1473), kiun ŝi edziniĝis pere de kontrakto en la 30-a de julio 1468. Nur en 1472, Katarino, kun 18 jaroj, alvenas al la Famagusta en la insulo de Kipro, kie celebris la pompa geedziĝofesto.

Post unu jaro, la reĝo mortis, lasante la vidvinon graveda. Laŭ la volo de la sama Jakobo, la krono de Kipro restas kun la juna vidvino, kiu ĝin prenas nome de la naskiĝonta filo mem, kun la asisto de iu regokonsilio, al kiu partoprenis ŝia onklo Andrea kaj aliaj fidindaj personoj. En la 28-a de aŭgusto naskiĝis ŝia filo, kiu ricevis la nomon Jakobo la 3-a.

Decidinte liberiĝi el la venecia regado, en la nokto de la 13-a de novembro 1473, grupo da kataluna nobelaro, kun la aprobo de la episkopo de Nikozio, eniris en la reĝan palacon kaŭzante mortojn inter la parencaro de Katarina, (interalie mortis la onklo Andrea Kornaro kaj ŝia kuzo Marco Bembo), kaj forrabante la etan Jakobon antaŭ ŝiaj okuloj mem. La celo de la ribeluloj estis ankaŭ anstataŭi la reĝinon je la legitima heredantino Karlota, filino de Johano la 2-a el Luzinjano (1418-1458).

Venecio reciprokis sendante dek galerojn de la superintendanto Vettor Soranzo. La elŝipiĝa trupo kaptis la disidentan nobelaron helpataj de la reĝo de Napolo kaj de la Duko de Savojo. Katarina daŭre reĝis sub la konstanta protektado de la Venecia Respubliko ankaŭ post la morto de ŝia filo Jakobo la 3-a, okazinta pro malario en la 16-a de aŭgusto 1474.

La abdiko kaj la reveno al Venecio redakti

En oktobro 1488 alia konspiro malkovriĝis, ree komplotita de la kataluna nobelaro. Venecio denove subpremis la ribelon kaj decidis devigi ŝin al abdikado favore de la Respubliko. Sekve de ŝia rifuzo, ŝi estis minacata kaj en kazo de malobeo ŝi estus senigita je ĉiuj privilegioj kaj estus traktata kiel ribelulino. En la 26-a de februaro 1489 okazis la oficiala akto je abdiko favore de la Venecia Respubliko. En la 18-a de marto, nigre vestita, ŝi lasis la insulon por ĉiam.

Venecio triumfe bonvenigis ĝian filinon. Alvenante el Kipro al San Niccolò di Lido, ŝi eniris en la urbon en la sekvanta tago, la 6-a de junio 1489, sidanta sur buĉintoro[1] flanke de la doĝo Agostino Barbarigo (1420-1501). Post la formala transdono de la krono al la "Serenissima"[2], en la placo Sankta Marko, ŝi estis nomita "domina Aceli" (Sinjorino de Asolo), tamen ŝi konservis, ankaŭ en la oficialaj eventoj, la titolon kaj la rangon je reĝino. En la teritorioj de Asolo, Katarina havis la samajn povojn de la doĝo. Sed estis unu limo: ŝi povis altrudi nenian koston aŭ premo al siaj subuloj, kaj ankaŭ ŝi ne povis gasti tiujn kiujn ne plaĉas al la doĝo.

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Buĉintoro: oficiala galero de la venecia ŝtato, sur kiu ĉiujare oni enŝipiĝis en la tago de la ass por memorfesti la venecia rito de la ediziĝo kun la maro.
  2. Serenissima: nomo de la venecia respubliko.