Katerino de Mediĉo

Katerino de MEDIĈO, franclingve Catherine de Médicis, itallingve Caterina Maria Romola di Lorenzo de' Medici, (naskiĝis la 3-an de aprilo 1519 en Florenco - mortis la 5-an de januaro 1589 en Blois) estis membro de la familio Mediĉoj kaj fariĝis proedziĝe reĝino de Francio.

Katerino de Mediĉo
reĝino de Francio
Persona informo
Caterina de' Medici
Naskiĝo 13-an de aprilo 1519 (1519-04-13)
en Florenco,  Respubliko Florenco
Morto 5-an de januaro 1589 (1589-01-05) (69-jaraĝa)
en Kastelo de Blois,  Reĝlando Francio
Mortis per pneŭmonito vd
Tombo Baziliko de Saint-Denis vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj francaitala vd
Ŝtataneco Francio vd
Subskribo Katerino de Mediĉo
Familio
Dinastio Mediĉoj vd
Patro Lorenzo la 2-a vd
Patrino Madeleine de La Tour d'Auvergne vd
Gefratoj Aleksandro de Mediĉo • Antonio de' Medici vd
Edz(in)o Henriko la 2-a
Infanoj Francisko la 2-a de FrancioElizabeto de Valois • Claude of Valois • Louis of Valois • Karlo la 9-aHenriko la 3-a de FrancioMargareto de Valezio • Francis, Duke of Anjou • Victoria of Valois • Joan of Valois vd
Profesio
Okupo regento vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Katerino de Mediĉo (Catherine de Médicis)

Ŝi estis la edzino de la franca reĝo Henriko la 2-a kaj havis dek gefilojn, inter kiuj tri filoj fariĝis reĝoj de Francio sinsekve : Francisko la 2-a, Karlo la 9-a kaj Henriko la 3-a, unu filino, Elizabeth, edziniĝis kun Filipo la 2-a de Hispanio, kaj iĝis reĝino.

Reĝino, poste plurfoje regentadino, Katerino de Mediĉo estas unu el la plej emblemaj estroj de Francio dum la 16-a jarcento. Hodiaŭ, ŝia nomo neeviteble rilatas al la francaj militoj pri religio, kvankam ŝi ĉiame penis por obteni pacon per kompromisema politiko, subtenante aŭ la katolikojn aŭ la protestantojn laŭ la cirkonstancoj. Tiu reĝino havas tre malbonan, teruran reputacion: oni ofte bildigas ŝin kiel severa, potencavida estrino, precipe pro ŝia malklara rolo okaze de la amasmurdo de la Sankta Bartolomeo.