Kathryn Hays

usona aktoro

Kathryn HAYS estis artnomo de aktorino Kay Piper (26-an de julio 1933 - 25-an de marto 2022). Ŝi estis edzino de Glenn Ford.

Kathryn Hays
Persona informo
Naskiĝo 26-an de julio 1933 (1933-07-26)
en Princeton
Morto 25-an de marto 2022 (2022-03-25) (88-jaraĝa)
en Fairfield
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Joliet Central High School vd
Familio
Edz(in)o Glenn Ford vd
Profesio
Okupo aktoro • televida aktoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝi komencis sian karieron en televido per 'Hawaiian Eye en 1962. Ŝi partoprenis televidaĵojn Naked City, Dr. Kildare, The Lieutenant, The Nurses, Bonanza, The Defenders, The Virginian kaj The Man from U.N.C.L.E., inter aliaj. En 1966 ŝi debutis en kino per Ride Beyond Vengeance, poste ŝi aperis ankaŭ en kinfilmo Counterpoint. En la dua parto de 1960-aj jaroj, ŝi laboris en televidserioj kiel The High Chaparral, Mannix, Star Trek kaj Here Come the Brides.

En 1969 ŝi divorcis de Glen Ford, kaj en komenco de la 1970-aj jaroj Hays aktoris en televidaĵoj kiel Night Gallery (1973). Poste, ŝi haltis regulan aktoradon. Ŝi aperis en epizodoj American Playhouse (1989), Law & Order (1999), Law & Order: Special Victims Unit (2007) kaj One Life to Live (2010). En 2010 ŝi akiris fiksan rolon en televidserio As the World Turns.