Katie MELUA (ქეთი მელუა) (realnome: Ketevan Melua; kartvele ქეთევან მელუა) (naskiĝis la  16-an de septembro 1984(nun 1984-09-16) en Kutaiso, Kartvelio) estas anglalingva kantistino kaj muzikistino.

Katie Melua
ქეთი მელუა
Katie Melua (2017)
Katie Melua (2017)
Bazaj informoj
Naskonomo Ketevan Melua
Naskiĝo 16-an de septembro 1984 (1984-09-16) (39-jaraĝa)
en Kutaiso, Kartvela Soveta Socialisma Respubliko,  Sovetunio
Deveno Kutaiso,  Kartvelio, Sovetunio
Ĝenroj bluso, ĵazo, folka muziko
Profesio Kantistino
Instrumentoj Gitaro
Piano
Violono
Voĉa muziko
Tipo de voĉo Mezosoprano
Aktivaj jaroj 2003 – nuntempo
Eldoninto Dramatico
Parencaj
temoj
Eva Cassidy
Molly McQueen
Retejo www.katiemelua.com
Persona informo
Lingvoj anglakartvela
Loĝloko Londono
Ŝtataneco SovetunioKartvelioUnuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Nonsuch High School for Girls • BRIT School
Okupo
Okupo kantaŭtorokantistokomponisto • ĵazmuzikisto • gitaristopianistoviolonisto • diskografa artisto
TTT
Retejo http://katiemelua.com/
vdr

Biografio redakti

Dum infaneco, Katie plejparte vivis en Tbilisi kaj Batumi (Kartvelio) kaj ankaŭ en Moskvo (Rusio).

En 1993 la familio sekvis la patron, kiu estis kardiologo, kaj transloĝiĝis en Belfaston (Nord-Irlando). Katie Melua unue studis en St. Catherine Primary School kaj poste en Dominican College, Fortwilliam.

Tiam, Katie ne imagis sin kantistino aŭ kantverkistino, ŝi prefere imagis sin historiistino aŭ politikistino. Ŝi eĉ deklaris: "Mi pensis min kapabla restarigi pacon en la mondo... se mi estrus ĝin".

Katie kaj ŝia familio vivis entute kvin jarojn en Belfasto.

En 1998 la familio plue transloĝiĝis en Londonon (Britio).

Tiam 15-jarojn aĝa, Katie partoprenis televidan elsendon "Stars Up Their Nose", kiam ŝi interpretis kanzonon de Mariah Carey, "Without You". Kvankam ŝi enskribiĝis por amuzo, ŝi gajnis tiun elsendon kiu malkovrigis ŝin al la publiko.

Sekvante la konsilojn de amiko, Katie enskribiĝis en Brit School For Performing Arts. "Tiu loko aspektis tre agrabla... des pli ke ĝi estis senpaga!". Dum siaj studoj, ŝi inspiriĝis el malsamaj muzikaj stiloj: Queen, Joni Mitchell, Bob Dylan... kaj ĉefe Eva Cassidy. Ĉi lasta estis rivelado por Katie, kiu dediĉis al ŝi kanzonon: "Faraway Voice".

Ŝia renkontiĝo kun komponisto kaj produktoro Mike Batt, veninta al Brit School por serĉi muzikistojn por formi ĵaz-bandon, ebligis al Katie subskribi sian unuan kontrakton sub marko Dramatico. La beleco de tekstoj de Mike Batt kantataj de juna artistino kun escepta voĉo ne restis longe nerimarkitaj. Ŝia unua unuopa disko "The Closest Thing To Crazy" eniris la 10-an rangon de anglaj ĉartoj dum somero de 2003. El muzika vidpunkto, Katie Melua ĉefe kantas ĵazon kaj bluson.

La fino de tiu jaro montriĝis plej ekscita por Katie, kiu estis invitita kanti dum Royal Variety. Tie ŝi renkontis la Reĝinon de Anglio, kiu flustris al ŝi: "Mi aŭdis vian albumon per radio, estas vere tre bele..."

'Call Off The Search', ŝia unua albumo, detronigis Dido kaj Norah Jones kaj restis dum pluraj semajnoj en la unua rango de ĉartoj. Ekde la komenco, Katie rikoltis ĉiuspecajn rekompencojn: internacia rivelado en Germanio en 2005, sesobla disko de platino en Britio en 2004... Entute, pli ol du milionoj da albumoj venditaj tra Eŭropo, kaj ankaŭ Nov-Zelando, Honkongo kaj Japanio.

Ĉiam preta subteni humanecajn agadojn, Katie estis invitita de Nelson Mandela por la 'Concert 46664', montrante sian lukton kontraŭ aidoso, kaj ŝi ankaŭ vizitis Srilankon en la nomo de asocio 'Save The Children'.

En aŭgusto 2005 Katie Melua akiris britan civitanecon.

Diskaro redakti

Albumoj redakti

  • 2003: Call Off The Search (12 kanzonoj + video)
  • 2005: Piece By Piece (12 kanzonoj)
  • 2006: Piece By Piece - Special Bonus Edition (15 kanzonoj + ekstra DVD)
  • 2007: Pictures (kies unua kanto estas Mary Pickford)
  • 2008: The Katie Melua Collection (Disko 1 = KD)
  • 2009: Live At The O² Arena
  • 2010: The House
  • 2012: Secret Symphony
  • 2013: Ketevan
  • 2016: In Winter
  • 2020: Album No. 8
  • 2023: Love & Money

Unuopaĵoj redakti

  • 2003: The closest Thing To Crazy (3 kanzonoj + muzikvideo)
  • 2004: The closest Thing To Crazy (2 kanzonoj + muzikvideo)
  • 2004: Crawling Up A Hill (3 kanzonoj + muzikvideo)
  • 2006: Nine Million Bicycles (2 kanzonoj + muzikvideo)
  • 2006: It's Only Pain
  • 2006: Shy Boy

Filmaro redakti

  • 2005: On The Road Again (2 DVD-j)
  • 2007: →The Documentary film← Concert Under The Sea
  • 2008: The Katie Melua Collection (Disko 2 = DVD)
  1. The Arena Tour 2008 (en Roterdamo)
  2. Behind The Screens
  • 2011: Katie Melua with the Stuttgart Philharmonic Orchestra

Muzikfilmaro redakti

  • The Closest Thing To Crazy
  • Call Off The Search
  • Crawling Up A Hill
  • Nine Million Bicycles
  • I Cried For You
  • Spider's Web
  • It's Only Pain
  • Shy Boy

Eksteraj ligiloj redakti