Katjango (Vigna unguiculata subsp. cylindrica), ankaŭ nomata katjanga vigno, estas utilplanto el la subfamilio faboideoj (Faboideae). Ĝi estas proksime parenca al la okulvigno kaj asparaga vigno. Taksonome ĝi estas kiel subspecio cylindricacatjang de Vigna unguiculata.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
katjango

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dukotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Fabaloj Fabales
Familio: Fabacoj Fabaceae
Subfamilio: Faboideae
Genro: Vigno’’ Vigna
Specio: Vigna unguiculata
Vigna unguiculata subsp. cylindrica
(L.) VERDC.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Karakterizaĵoj redakti

Ĝi similas al okulvigno. Ĝi kreksas aŭ arbuste kaj atinganat altecon de ĝis 80 cm aŭ rampante grimpante ĝis 30 cm alte. La triparta folioj staras ĉ longaj pedunkloj. La terminale staranta folieto estas 6 ĝis 16 cm longa. La florgrapoloj staras vertikale kaj portas 4 ĝis 12 parajn florojn. La florkoloro varias inter blanka ĝis lila kaj helblua. La junaj guŝoj staras unue vertikale, pli malfrue ili turniĝas al horizontala pozicio. Ili havas diametron de 7 ĝis 13 cm. Maturiĝante ili ŝanĝas la koloron de verdo trans flavo al bruno.

La semoj estas 5 ĝis 6, malofte ĝis 12 mm longaj, 3 ĝis 8 mm larĝaj kaj 4 ĝis 6 mm dikaj. Ilia koloro plej ofte estas malhela, ruĝa, nigre bruna au nigra kun punktoj. Ofte ili havas trieĝan, blankan hilumon. La enhavosubstancoj tre similas al tiuj de la okulvigno.

Kultivado redakti

La katjango hejmiĝas en Afriko kaj venis tre frue al Azio, kie ĝi hodiaŭ estas multe kultivata. Ĝi estas uzataj kiel sekaj semoj kaj legomplanto. Ne ekzistas statistikojn.

La planto kreskas en la malaltaj regionoj de la tropikoj kaj subtropikoj . En la tropikoj ĝi kreskas ĝi alteco de 2000 m. La precipitaĵo estu inter 700 kaj 1700 mm. Ĝenerale ĝi estas kultivata ke la rikolto okazu post la pluvsezono. Tro alta precipitaĵo kaŭzas tro altan foliamaso kaj malalta semorikolto. La temperaturo estu inter 12 kaj 28 °C. La planto bone kreskas ankaŭ sur malpezaj grundoj kun pH inter 5 und 7,5. Mezpezaj kaj pezaj grundoj donas pli altajn rikoltojn. La rikoltkvanto estas plej ofte sub unu tuno da semoj po hektaro.

Nomo redakti

La nomo „katjango“ venis de la indonezia kaj malaja lingvoj.

Uzado redakti

Malhelaj semoj taŭgas kiel furaĝo, helaj semoj estas manĝataj de homoj. Ili estas pli bone digesteblaj. Folioj kaj junaj guŝoj estas manĝataj kiel legomo aŭ salato. La tuta planto ankaŭ taŭgas kiel verda furaĝo. Tiam ĝi liveras 20 ĝis 40 tunoj da verda amado po hektaro.

Vidu ankaŭ redakti

Fontoj redakti