Katmandua Valo

valo en Nepalo

La Katmandua Valo (nepale काठमाडौं उपत्यका, en Nepalnevara: स्वनिगः, नेपाः गाः), historie konata kiel NepalvaloNepa Valo, kuŝas sur la vojkruciĝo de antikvaj civilizoj de la Hinda subkontinento kaj de pli granda azia kontinento, kaj havas almenaŭ 130 gravajn monumentojn, kiel kelkaj pilgrigjoj por Hinduoj kaj Budhistoj. Estas sep Mondaj heredaĵoj de Unesko ene de la valo.[1]

Katmandua Valo
Historia-geografia regiono
valo [+]

LandoNepalo

- koordinatoj27° 42′ 14″ N, 85° 18′ 31″ O (mapo)27.70394444444485.308583333333Koordinatoj: 27° 42′ 14″ N, 85° 18′ 31″ O (mapo)
Areo1,67 km² (167,37 ha) [+]


Katmandua Valo (Nepalo)
Katmandua Valo (Nepalo)
DEC
Katmandua Valo
Katmandua Valo

Map
Katmandua Valo
Vikimedia Komunejo:  Kathmandu Valley [+]
vdr

Historie, la valo kaj apudaj areoj formas konfederacion konatan kiel Nepal Mandala. Ĝis la 15a jarcento, Bhaktapur estis ties ĉefurbo, kiam du aliaj ĉefurboj, Katmanduo kaj Lalitpur, estis establitaj.[2]

La Katmandua Valo estas la plej disvolvigita kaj loĝata loko en Nepalo. La majoritato de oficejoj kaj sidejoj estas en tiu valo, kio faras ĝin la ekonomia kerno de Nepalo. Ĝi estas populara por turistoj pro sia unika arkitekturo, kaj riĉa kulturo, kio inkludas la plej altan nombron de "jatra" (stratofestivaloj) en Nepalo. La valo mem estas referencata kiel "Propra Nepalo" fare de britaj historiistoj.

En 2015, la Katmandua Valo estis frapita de tertremo en aprilo 2015.[3] La tertremo okazigis milojn da mortoj kaj detruon de multaj infrastrukturoj tra la tuta Katmandua Valo, kio inkludas la urbojn Lalitpur, Kirtipur, Madhyapur Thimi, Bhaktapur kaj la municipoj tra la Katmandua valo kio faras la totalan loĝantaron de ĉirkaŭ 1.5 milionoj da personoj. Katmanduo estas ankaŭ la plej granda urbo en la Himalaja monteta regiono.

27° 42′ 14″ N 85° 18′ 31″ O / 27.70389 °N, 85.30861 °O / 27.70389; 85.30861 (mapo)

Vidu ankaŭ redakti

Nepalbasa lingvo

Referencoj redakti

  1. . Kathmandu Valley. Alirita 8a de septembro 2018.
  2. Slusser, Mary (1982). Nepal Mandala: A Cultural Study of the Kathmandu Valley. Princeton University. (ISBN 978-0-691-03128-6). Page vii.
  3. Nepal Disaster Risk Reduction Portal. Government of Nepal. Alirita 5a de majo 2015.