Katraĉo (hispane Catracho) estas familiara laŭloka nomo, sinonimo de hondurano uzata ekde la dua duono de la 19-a jarcento.

Deveno de la termino redakti

Kunteksto redakti

Meze de la 19-a jarcento, usonaj aventuristoj, nomataj Filibustroj, entreprenis konverti Nikaragvon en ŝtaton de amerika Unio, same kiel estis atingite aneksante Teksason kaj Kalifornion al Usono, sed sen la interveno de sia registaro. La celo de tio estis gajni favorojn de la sklavposedantoj en la suda parto de Usono, kiuj estis irontaj al interna milito kun la nordo. Unu el la celoj de la filibustroj estis precize restarigi sklavecon en la centran parton de la amerika kontinento, kaj por tio ili intencis komenci per Nikaragvo. Preninte Nikaragvon, tiuj aventuristoj komanditaj de William Walker, daŭrigus sian regadon en la aliaj centramerikaj landoj.

La filibustroj prenis parton de la teritorio de Nikaragvo, malorde kontrolante la landon. La ceteraj centramerikaj landoj tiam organiziĝis por lukti kontraŭ la invadintoj: Gvatemalo, Nikaragvo, Salvadoro, Honduro kaj Kostariko flankenlasis siajn politikajn diferencojn kaj unuiĝis por la komuna bono de la regiono.

La homoj de Xatruch redakti

 
Florencio Xatruch

Honduro kontribuis per pli ol tricent homoj, komanditaj de la generalo Florencio Xatruch. Atinginte la urbon Granado en decembro 1856, Xatruch estis nomumita fare de la aliaj centramerikaj komandantoj generalisimo de la armetrupoj kunmetitaj de la aliancitaj landoj de Centra Ameriko.

Dum la sangaj bataloj engaĝitaj en tiu armita konflikto, honduranoj montris sian valoron, submetante kune kun siaj centramerikaj fratoj la filibustrojn kaj rekuperante grandan parton de la nikaragva teritorio kiu estis prenita.

Reveninte el la batalkampoj, la homoj de generalo Xatruch estis bonvenitaj de la nikaragva popolo kiel heroojn kaj per frazoj kiaj: "Ahí vienen los catrachos" (Jen venas la 'katraĉoj'), misprononcita vorto pro la malfacileco prononci la nomon de generalo Xatruch. Aliflanke, la prononco de la vorto devus esti: xatruchos.

Tial, la vorto katraĉo ne estas laŭloka nomo sed karesa nomo de la laŭloka nomo honduranoj.

Vidu ankaŭ redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Catracho en la hispana Vikipedio.