Katrineholm estas urbo en la sveda provinco Södermanlands län kaj la samnoma historia provinco Södermanland, do Sudermanio. La urbo estas la centro de samnoma komunumo.

Katrineholm
blazono de la komunumo Katrineholm
Katrineholm (Svedio)
Katrineholm (Svedio)
DMS
Bazaj informoj
ŝtato: Svedio
provinco: Södermanlands län
historia provinco: Södermanland
komunumo: Katrineholm
nombro de loĝantoj: 21 386 (stato fine de 2005)
areo: 11 km²
internacia telefona prefikso: (+46) 150
koordinatoj: 59° 00' norde, 16° 12' oriente

Historo redakti

Frua historio redakti

La nomo Katrineholm venas de duka rezidejo samnoma, laŭ la nobelino Catherina Gyllenhorn kiu vivis tie. La loĝloko ekkreskis kiam ĝi iĝis fervoja nodopunkto interligante la fervojajn liniojn Stokholmo - Gotenburgo kaj Stokholmo - Malmö. En 1917 ĝi havis 6 000 loĝantojn kaj ekde la jaro 1971 estas la centro de la samnoma komunumo.

Nuntempo redakti

 
la nuntempa centra urba placo

Katrineholm havis fortan industrian sektoron, al kies ekonomio kontribuis pluraj multnaciaj entreprenoj kiel Ericsson kaj Scania, sed en la 1990-aj jaroj pluraj el tiuj kompanioj reduktis sian laboristaron en Katrineholm. Nuntempe, multaj urbanoj laboras ekster la urbo, aparte en Stokholmo, ĉar la trajnkonekto inter Katrineholm kaj pluraj aliaj aparte gravaj urboj de Svedio rapidas kaj komfortas.

Rilato al Esperanto redakti

En malgranda paroĥo proksime al Katrineholm naskiĝis, kreskis kaj antaŭ sia morto plurajn jarojn vivis la esperantisto Valdemar Langlet, fondinto de la Esperanto-Klubo de Upsalo, la laŭ fondodato dua Esperanto-klubo de la mondo: Li dum la Dua Mondmilito laboris kiel universitata instruisto de la sveda lingvo kaj ambasadora dungito en Budapeŝto kaj savis la vivojn de multaj nazie persekutitaj judoj kaj ankaŭ hungaroj.