Kavalo (greke Καβάλα respektive Νομός Καβάλας - Nomós Kavalas) ĝis administra reformo efektivigita komence de 2011 estis unu el la 51 grekaj provincoj ("prefektujoj", kiuj greke nomiĝas Νομός, do "nomos"). Ĝi kovras areon de 2 111 km² kaj dum la jaro 2005 havis 147 884 loĝantojn. Ĉefa loĝloko estas la samnoma urbo Kavalo. La teritorio apartenas al la administra regiono ("periferio") Orienta Makedonio kaj Trakio. Al la provinco apartenas la insulo Tasos en la Egea Maro. La plej alta monto de la provinco estas la Pangaion kun alteco de 1 957 metroj en la okcidento de la provinco, kaj la dua plej alta monto apartenas al la montaro Ipsario sur la insulo Tasos.

Kavalo
Regiono
provinco de Grekio [+]

LandoGrekio

Ĉefurbo[[]]
- koordinatoj40° 56′ 29″ N, 24° 24′ 34″ O (mapo)40.94126724.409561Koordinatoj: 40° 56′ 29″ N, 24° 24′ 34″ O (mapo)
Areo2 111 km² (211 100 ha) [+]

Poŝtkodo64x xx - 65x xx [+]

Kavalo (provinco) (Tero)
Kavalo (provinco) (Tero)
situo de Kavalo en Grekio

Kavalo (Grekio)
Kavalo (Grekio)
DEC
Kavalo
Kavalo

Map
Kavalo

Vikimedia Komunejo:  Kavala Prefecture [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Eksteraj ligiloj redakti