Kavarna

urbo en Bulgario

Kavarna (bulgare Каварна) estas urbo kaj feriumejo ĉe la nordbulgara nigra-mara bordo. Ĝi situas en suda Dobruĝo, en orienta part de la bulgara danuba malalt-ebenaĵo ĉe E 87 en distrikto Dobriĉ. Ĝi estas administra centro de la samnoma komunumo. La urbo situas 64 km norde de Varna kaj 50 km sudoriente de Dobriĉ. Kavarna havas ĉ. 12.000 loĝantojn.

Aera foto pri Kavarna - el la sudo je la golfo de Kavarna

La urbo situas 2 km fore de la maro sur alta ebenaĵo de Dobruĝo. Tri kilometrojn sude de la urbocentro situas la strando de Kavarna kaj kelkaj loĝeja kaj industria areoj. Ili situas kiel en areno, kiu malferas al sudo al eta golfo kun home surŝutita sablostrando. La okcidentan flankon de tiu golfo limas 110 m alta kalŝtona roko Kabo Ĉirakman (bulg. нос Чиракман). En la golfon alfluas rivereto, tra la lasta 2 km tra arbara strio (nomata Долината на авлигите).