Kaverno Lechuguilla

Por publiko, la nealirebla kaverno Lechuguilla de la Nacia Parko Kavernoj de Carlsbad estas la naŭa plej longa kaverno en la mondo (la kvara plej longa en Usono post Mamuta kaverno, Kaverno de juveloj kaj Venta kaverno) kun longo 223 km kaj la plej profunda kaverno en Usono profunda 489 m. La kaverno estas la plej fama pro sia aparta geologio, pro siaj unikaj karstaj formoj kaj ties konkrecioj.

Lechuguilla
angle: Lechuguilla Cave
kaverno
Kaverno Lechuguilla
Oficiala nomo: Lechuguilla
Deveno de nomo: laŭ Agave lechuguilla
Lando Usono Usono
Ŝtato Nov-Meksiko
Urbo Carlsbad
Tipo de kaverno Karsta kaverno
Situo Lechuguilla
 - koordinatoj 32° 10′ 37″ N 104° 26′ 29″ U / 32.17694 °N, 104.44139 °U / 32.17694; -104.44139 (mapo)
Longo 223 km (139 mi)
Profundo 489 m
Materialo Kalkoŝtono
Por publiko nealirebla
Malkovrinto ??
 - dato 1986
Horzono PTZ (UTC-7)
 - somera tempo PTZ (UTC-6)
Situo de kaverno en Usono
Situo de kaverno en Usono
Situo de kaverno en Usono
Situo de la kaverno enkadre de Okcidenta Usono
Situo de la kaverno enkadre de Okcidenta Usono
Situo de la kaverno enkadre de Okcidenta Usono
Vikimedia Komunejo: Lechuguilla Cave
Map

La kaverno estis malkovrita en la jaro 1986 (kvankam en enirejaj partoj oni komence de la 20-a jarcento ekspluatis guanon). Ekde tiu tempo estis fare de kavernistoj traesploritaj dekoj da kilometroj de koridoroj kaj "katedraloj". Aperis eĉ artikolo pri kunigo de la kaverno kun Kavernoj de Carlsbad, sed la artikolo montriĝis kiel malprava.

En tiu ĉi grandega kalkoŝtona kaverno troviĝas granda kvanto gipsoŝtono kaj fosforaj sedimentoj. Troviĝas ĉi tie sesmetraj gipsoŝtonaj kurtenoj, kvinmetraj stangetoj, kavernaj perloj kaj pluaj apartaj formacioj.

"Lechuguilla" [leĉugIja] estas hispanlingva vorto (signife "laktuketo") por specio de agavo abunde kreskanta proksime de la enirejo en la kavernon.

Eksteraj ligiloj redakti