Kaverno Na Pomezí

Kaverno Na Pomezí estas sistemo plejparte de fendaĵaj, diversloke tre altaj koridoroj kaj katedraloj kun suma longeco ĉirkaŭ 1 km kaj deniveligo 47 m. Ĝi kreas du etaĝojn, kiuj estas ligataj al tektonika fendaĵo en grandega masivo de pure blankaj kristalaj devonaj kalkŝtonoj. Dank‘ al la pura kalkŝtono la kaverno havas proporcie riĉan karstan ornamaĵaron de la plej diversaj formoj.

Kaverno Na Pomezí
ĉeĥe: Jeskyně Na Pomezí
kaverno
Ornamaĵaro en kaverno Na Pomezí
Oficiala nomo: Jeskyně Na Pomezí
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Jeseník
Montpasejo Na Pomezí Riĥleba montaro
Tipo de kaverno Karsta kaverno
Transporto Fervojlinio 295
Vizitvojo
Situo Kaverno Na Pomezí
 - koordinatoj 50° 14′ 46″ N 17° 08′ 18″ O / 50.24611 °N, 17.13833 °O / 50.24611; 17.13833 (mapo)
Longo 1 000 m
 - vizitvojo 530 m
Geologia konsisto Stalagmito, Stalaktito
Animalaro Vespertoj Rhinolophus hipposideros, Araneo Meta menardi
Materialo Kalkoŝtono
Por publiko alirebla
Vizito 70 000 pojare
Plej facila aliro Lipová-lázně - Vápenná
Malkovrinto ??
 - dato 28-a de aŭgusto 1949
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Jeskyně Na Pomezí
Retpaĝo: Fotogalerio kaj priskribo
Portalo pri Ĉeĥio
Kaso kaj vendejo de suveniroj

Ĉefaj spacoj de la kaverno estas Glacia katedralo, nomita laŭ blankecaj sintroj, katedralo Ĉe ŝtonego kun ŝtondigoj kaj lagetoj kun kavernaj perloj. Romia banloko, Blanka katedralo kun kolonetstalagmitoj kun telerforme plilarĝiĝintaj pintoj kaj 13 m alta Reĝa katedralo kun ĥaose grupiĝintaj ruiniĝintaj ŝtonegoj kaj bela karsta ornamaĵaro.

La kaverno estis malkovrita en la jaro 1936 en hodiaŭ jam forlasita minejo por kalkŝtono kaj marmoro, sed baldaŭ ili fariĝis forgesitaj. Nur post la dua mondmilito lokaj loĝantoj malkovris ilin kaj iom post iom ili aperis ankaŭ pluajn spacojn de la subtera sistemo. En la jaro 1950 parto de la kavernoj estis malfermita por publiko, sed nur en la jaro 1955 ili estis reguligitaj en hodiaŭa amplekso.

Pojare vizitas la kavernojn 50 – 60 000 homoj. La kaverno troviĝas sub montpasejo Na Pomezí, 2 km norde de vilaĝo Lipová-lázně, 5 km nordokcidente de urbo Jeseník.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.