Kaviaro

frandaĵo farita el salita frajo

Kaviaro estas frandaĵo, farita el salita frajo de sturgo aŭ similaj fiŝoj (huzo), kiu nomiĝas nigra kaviaro, aŭ el salmo aŭ similaj fiŝoj, kiu nomiĝas ruĝa kaviaro. En iuj landoj oni nomas "kaviaro" nur nigran kaviaron.

Sep malsamaj specoj de kaviaro, laŭ koloro, teksturo kaj gusto
Pakita kaviaro kun manĝilo de kaviaro kaj ĝia kava vazo en formo de sturga fiŝo el porcelano
Kaviaro estas servita kun bellini kaj acida kremo

La vorto "kaviaro" devenis (laŭ unu el la etimologiaj versioj) de la persa vorto خاویار [ĥagavár], kiu signifas produktas frajon. La vorto en la persa estas uzata por priskribi la sturgon mem kaj ĝian produkton, la frajon, el kiuj estas farita kaviaro. En la rusa lingvo oni uzas la vorton ikra ("икра"), kiu estas uzata por nomi kaj frajon kaj kaviaron.

Kaviaro estas vendata komerce tra la mondo kiel delicaĵo kaj manĝata kiel garnaĵo por plado aŭ kiel apetitigaĵo, ofte kun vodko, ĉampano aŭ alia ŝaŭmvino, acidkremo kaj blinoj.

Servado redakti

Estas kutime servi kaviaron al la tablo en malgranda ujo metita en pli grandan ujon plenan de glacio.

Por kaviaro oni uzas lignajn, orajn, fajencajn aŭ plastajn manĝilojn, sed ne arĝentajn aŭ ŝtalajn, ĉar ĉi tiuj povas damaĝi ĝian guston kaj koloron. Precipe taŭgaj estas perlamotaj kaviaraj kuleretoj, kiuj kutime estas faritaj el ostroj.

Vidu ankaŭ redakti