Kavio (el ties latina nomo Cavia) estas eta ronĝulo el Sudameriko (ĉefe el Peruo kaj Andoj). Post la malkovro de Ameriko, ili estis importitaj en Eŭropon fare de anglaj kaj nederlandaj navigistoj, kie ili fariĝis dombestoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kavio
Troveblo de fosilioj: Meza Plejstoceno - Nun
Cavia aperea
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Ronĝuloj Rodentia
Familio: Kaviedoj Caviidae
Subfamilio: Caviinae
Kavioj Cavia
Pallas, 1766
Specioj

Cavia aperea
Cavia tchudii
Cavia guianae
Cavia anolaimae
Cavia nana
Cavia porcellus
Cavia fulgida
Cavia magna
Cavia intermedia

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

En multaj landoj oni komparis ilin kun etaj porkoj. Kavio havas tre malsimilajn nomojn en la ĉefaj eŭropaj lingvoj.

Kavio pezas inter 0,5 kaj 1,5 kilogramojn kaj mezuras inter 25 kaj 40 centimetrojn (la pli grandaj estas la sovaĝaj, la domaj eŭropaj kavioj pezas ĝenerale unu kilogramon kaj mezuras 25 centimetrojn). Ili meze vivas kvin jarojn.

Kaviido naskiĝas 60 aŭ 70 tagojn post la kuplado. Tio estas tre longa tempo por malgrandaj bestoj. La idoj jam havas harojn kaj povas vidi. Kaviino povas havi inter unu kaj tri idojn, tre malofte ĝis ok. Ili povas manĝi post du tagoj sed trinkas la patrinan lakton dum 1,5 monatoj.

Kavioj estas tre amataj kiel domaj bestoj ĉar ili estas puraj: ili ĉiam fekas samloke kaj iliaj fekoj ne odoras kaj ili tre ofte sin lavas (kiel katoj), ili estas tre afablaj kaj amas la kontaktojn kun homoj (ili ŝatas, ke oni zorgas pri ili kaj ili povas morti se ili restas solaj).

En multaj lingvoj la vortoj kavio kaj kobajo estas la samaj ĉar antaŭe la kavioj estis uzataj por fari eksperimentojn en laboratorioj (nun oni uzas ratojn kaj musojn). Do ne konfuzu en Esperanto kavion (besta genro) kun kobajo, kiu estas difinita specio de kavio (Kavio porcellus) uzata en eksperimentoj.

En Sudameriko kaj Portugalio ĝi estas uzata kiel manĝaĵo; ĝia viando estas bongusta sed ĝia graso estas iom amara.

Sovaĝa kavio redakti

Cavia aperea estas speco de sovaĝa kavio, kiu vivas en la sudo de Brazilo, en Paragvajo kaj en Argentino. Ĝi havas brunetan malglatan haron, kreskas ĝis 30 cm, pezas 1 kg.

Vidu ankaŭ redakti