Kazaĥlingva Vikipedio
publikigita versio estis patrolita je 6 apr. 2020. Estas kontrolendaj ŝanĝoj de ŝablonoj/dosieroj.
Ŝanĝoj al ŝablonoj aŭ dosieroj en ĉi tiu versio estas kontrolendaj. La stabila versio estis patrolita je 6 apr. 2020.
La kazaĥlingva Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la kazaĥa lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon Қазақша Уикипедия (latinliterigite kazakŝa uikipedija) en cirila alfabeto, Qazaqşa Wïkïpedïya en latina alfabeto kaj قازاقشا ۋىيكىيپەدىييا en araba alfabeto - la tri nomoj jam montras la apartaĵon ke la kazaĥlingva Vikipedio haveblas paralele en tri skribsistemoj, la cirila, latina kaj araba. La projekto fondiĝis en junio 2002 kaj atingis 100 000 artikolojn en oktobro 2011. La 23-an de aprilo 2024 ĝi enhavas 236 533 artikolojn. Danke al amasa robota aldono de sep mil artikoloj la 26-an/27-an de oktobro 2012 ĝi preterrapidis la esperantlingvan vikipedion kaj interŝanĝis la 27-an respektive 28-an lokon inter ĉiuj vikipediaj branĉoj laŭ absoluta nombro da artikoloj.
Kazaĥlingva Vikipedio | |
---|---|
Retadreso | kk.wikipedia.org |
Kategorio | Vikipedio (libera reta enciklopedio) |
Lingvo | kazaĥa |
Posedanto | Fondaĵo Vikimedio |
Statistikoj | |
je la 23-a de aprilo 2024 | |
Artikolnombro | 236 533 |
Profundeco | 14.7 |
Paĝoj | 632 864 |
Redaktoj | 3 314 152 |
Uzantoj | 155 841 |
Aktivaj uzantoj | 440 |
Administrantoj | 16 |
Dosieroj | 11 106 |