Kazantipo (ruse Казантип, ukraine Казантип, krime-tatare Qazan Tip) estas kabo kaj malgranda duoninsuleto sur la suda bordo de la Azova Maro, en la nord-orienta parto de la Krimea duoninsulo. Krome, Kazantipo estas la nomo de fama elektronik-muzika festivalo, iam aranĝata ĉe la kabo.

Kazantipo
kaboterpinto [+]

SituoUkrainio, Krimea duoninsulo
- koordinatoj45° 28′ 0″ N, 35° 52′ 0″ O (mapo)45.46666666666735.866666666667Koordinatoj: 45° 28′ 0″ N, 35° 52′ 0″ O (mapo)
Areo4,5 km² (450 ha) [+]

Kazantipo (Krimeo)
Kazantipo (Krimeo)
DEC
Kazantipo
Kazantipo

Kazantipo (Ukrainio)
Kazantipo (Ukrainio)
DEC
Kazantipo
Kazantipo
Map
Kazantipo
Vikimedia Komunejo:  Kazantyp [+]
vdr
Kazantipo vidata de supre

Pri la kabo redakti

La nomo havas tjurkan devenon; en la krime-tatara lingvo qazan tip signifas "fundo de kaldrono". La kabo ricevis tian nomon pro sia reliefo — ĝi havas iom rondan formon kaj ĝia centra parto estas relative malalta (20-30 metroj super la marnivelo) kaj estas ĉirkaŭita de montetoj, proksimume 50 metrojn altaj. La proksimuma diametro de la kabo estas 3–4 km.; ĝi disdividas la Kazantipan kaj la Arabatan golfojn de la Azova maro.

Preskaŭ la tuta kabo estas kovrita de stepoj; la bordoj estas plejparte abruptaj kaj kalkoŝtonaj. Ekde la jaro 1998 la teritorio de la kabo estas ŝtata natur-rezervejo de Ukrainio.

Sur la kabo funkcias la Kazantipa lumturo; en la orienta parto de la kabo troviĝas restaĵoj de antikva loĝloko (proksimume 3a-2a jarcentoj a.K.). Apud la kabo troviĝas la urbo Ŝĉolkino (la urbo de la konstruistoj de la Krimea atomcentralo) kaj la vilaĝo Misovoje.

Samnoma festivalo redakti

La kabo aparte famiĝis pro la internacia festivalo de elektronika muziko "Respubliko KaZantipo" (ruse Республика KaZaнтип, Республика Z, КаZантип, en la ruslingva nomo oni intence skribis la literon Z latinskribe kaj majuskle), kiu estis aranĝata ĉi tie inter la jaroj 1993 kaj 1999. En la postaj jaroj la festivalo estis organizata en aliaj lokoj de Krimeo (en 2000 — apud Sudako, ekde la jaro 2001 — apud Eŭpatorio). La festivalo estas opiniata kiel la plej granda elektronik-muzika festivalo, organizata sur la teritorio de eksa Sovetio.

Eksteraj ligiloj redakti