Kazimierz Deyna (naskiĝis la 23-an de oktobro 1947 en Starogard Gdański, mortis la 1-an de septembro 1989 en San Diego) – pola futbalisto, oficiro de Pola Popola Militistaro. Li ludis en pola nacia teamo de futbalo en la jaroj 1968–1978, estis ties kapitano en la jaroj 1973–1978. Reĝo de pafistoj dum Somera Olimpiko en Munkeno en 1972, la tria futbalisto de Futbala Mondpokalo en Okcidenta Germanio en 1974.

Kazimierz Deyna
Persona informo
Aliaj nomoj Kaka • Generał • Kaz
Naskiĝo 23-an de oktobro 1947 (1947-10-23)
en Starogard Gdański
Morto 1-an de septembro 1989 (1989-09-01) (41-jaraĝa)
en San-Diego
Mortokialo trafikakcidento
Tombo Armea Tombejo Powązki
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Q11830821
Subskribo Kazimierz Deyna
Okupo
Okupo futbalisto • militistosoldato
TTT
Retejo http://www.deyna.info
vdr
Kazimierz Deyna
La monumento de Kazimierz Deyna ĉe la strato Łazienkowska en Varsovio
La tombo de Kazimierz Deyna en la Tombejo Powązki en Varsovio
La stelo de Kazimierz Deyna sur la Aleo de la Steloj de Sporto en Władysławowo
La memorŝtono de Kazimierz Deyna en Starogard Gdański
Murpentraĵo (muralo) kun la vizaĝo de Kazimierz Deyna ĉe la domo en tarogard Gdański, en kiu li naskiĝis

Fundamentojn de futbala edukado akiris en neekzistanta jam klubo Włókniarz en Starogard Gdański, poste eniris al kadro de Distrikta Asocio de Futbalo en Gdańsk, pliposte al pola reprezentantaro de junuloj. Sian karieron daŭrigis en Lodzo, Varsovio kaj Manchester. Fine de la futbalista kariero setlis en Usono.

Li pereis dum voja akcidento revenante al sia domo. Entombigita en El Camino Memorial Park en San Diego. Maje 2012 liajn postrestaĵojn estis alveturigitaj al Pollando. En Varsovio ĉe stadiono de Legia oni malkovris monumenton al li.

Fare de analiziistoj de la sporto estas konsiderata unu el la plej bonaj polaj tutbalistoj en la historio. Laŭ semajnrevuo Piłka Nożna (Futbalo) estas la plej bona pola futbalisto de la 20-a jarcento.

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti