Kazimierz Prószyński

Kazimierz Prószyński (naskiĝis la 4-an de aprilo 1875 en Varsovio, mortis la 13-a de marto 1945 en la Koncentrejo Mauthausen-Gusen) estis pola inventisto kaj konstruisto de filmiloj. Li estis filo de verkisto kaj eldonisto Konrad Prószyński.

Kazimierz Prószyński
Persona informo
Naskiĝo 4-an de aprilo 1875 (1875-04-04)
en Varsovio
Morto 13-an de marto 1945 (1945-03-13) (69-jaraĝa)
en Koncentrejo Mauthausen-Gusen
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Subskribo Kazimierz Prószyński
Familio
Patro Konrad Prószyński
Patrino Q122189716
Okupo
Okupo inventistofilmreĝisoroĉefkameraistoscenaristo
vdr

Biografio redakti

En 1894 konstruis, ankoraŭ antaŭ anonco de la patento de Fratoj Lumiere, aparaton por fotado kaj filmado, t.n. pleografon, kaj en 1898 pli perfektan biopleografon. Kunkreinto de la unua en Pollando filmejo aganta en la jaroj 1901–1903. Antaŭ ĝia fondo en 1898 Prószyński realigis, pere de pleografo, plurajn mallongajn filmojn, kreante fundamenton de la pola kameraado. En 1909 konstruis kinprojekciilon donanta bildon sur la ekrano sen vibrado kaj briletado de lumo kaj la unuan manan filmilon (aeroskopo). En 1907 patentigis metodon sinkronigi sonon kaj bildon aplikante ĝin en la inventaĵo nomita kinofono kaj komencis surbendigi sonfilmojn (1913 en Britio, 1918 en Usono).

Interesa invento de Prószyński estis telefoto – permesanta sendi bildon en malproksiman lokon. Danke al apartaj laboroj kaj plibonigo de biopleografo li konstruis la unuan en historio maŝinon uzatan por publike projekcii stratreklamojn, ankaŭ sur la muroj de turdomoj.

Dum la germana okupado de Pollando aktivis kospire. Unuafoje restita, sed post 10 tagoj liberigita. La inventisto kun sia edzino Dorothy kaj la filino estis denove arestita de germanoj dum la ribelo de Varsovio. La 22-an de aŭgusto 1944 deportita al koncentrejo Gross-Rosen. Mortis kiel enprizonigito n-ro 129957 en la aĝo de 70 jaroj en koncentrejo Mauthausen-Gusen, kadre de germana kampanjo de ekstermado de pola intelektularo, nomata Intelligenzaktion.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti