Cerbera floribunda, komune konata kiel Kazuara cerbero, Kazuara pruno, brebong, biegbaubabai, estas plantospecio de la genro Cerbera kaj familio Apocinacoj indiĝena de Novgvineo kaj tropika norda Kvinslando en Aŭstralio. Ĝi estas favora manĝo de la nordkvinslanda ikona nefluga birdo, nome la Suda kazuaro (Casuarius casuarius).

Floro de Cerbera floribunda.
Frukto de Cerbera floribunda kun folio de ventumila palmo fone.

La Kazuara cerbero povas kreski ĝis ĉirkaŭ 30 metrojn. Trijara ĝi ekproduktas blankajn florojn kun ruĝaj centroj, kiuj iĝos la simbolaj fruktoj. La frukto estas ovoforma, granda, milda kaj blua.

Kazuaroj komune manĝas kazuarajn prunojn, kaj de tie la nomo. La prunsuko estas venena por plej multe de animaloj, inklude homoj, sed ne por kazuaroj, kiuj konsumas la frukton sen suferi malsanigajn efikojn, pro ties mallonga kaj rapida digesta sistemo, kiu pasas la frukton relative sentuŝe. La kazuara stomako enhavas ankaŭ unikan kombinon de digestaj enzimoj, kiu faras ilin netuŝebla de venenoj. La kazuaroj kaj la kazuara pruno havas ambaŭflankan profitan simbiozon. La cerbero havigas manĝon por la kazuaro, dum tiu propagas la semojn de la arbo. La birdo manĝas la prunojn komplete kaj pasas ilin for preskaŭ sentuŝe. Oni diras, ke la kazuara stomako masaĝas la frukton, helpante sian kreskon. Kazuara cerbero povas kreski plej certe se ĝi trapasis kazuaron.

Aliaj el kelkaj animaloj kiuj povas manĝi la frukton estas la Blankavosta rato (Uromys caudimaculatus). Tamen, ĝi ne helpas la semojn kiel faras la kazuaroj, ĉar ĝi forŝiras la venenan ŝelon kaj manĝas la semojn.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti