Kazvino

urbo en Irano

Kazvin (perse قزوین) estas urbo de Irano situanta en la okcidento de Teherano ĉe la bordo de la Elborz-Montaro. Kazvin estas la ĉefurbo de la samnoma provinco. La urbo estis fondita de Ŝapuro la 1-a, sub la nomo Shahd-e Shahpur. Disrabita plurfoje de la dajlamidoj, subigitaj de la asasinoj de la valo najbara de Alamut, detruita du fojojn fare de la mongoloj, ĝi iĝis la unua ĉefurbo de la safavidoj de 1555 ĝis 1597. La urbo perdis sian brilon iom post iom, iĝis prospera dum regado de la kaĝaroj, sed suferis la sovetan okupadon dum la Dua Mondmilito. En la jaro 2006 la urbo havis 349 788 loĝantojn, kies plimulto estas persoj.

Kazvino ·
urbo de Irano • urbego
Administrado
Lando  Irano
Provinco Provinco Kazvino
Telefonkodo 28
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 402 748  (2016) [+]
Loĝdenso 6 280 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 36° 17′ N, 50° 0′ O (mapo)36.28543666666750.0041Koordinatoj: 36° 17′ N, 50° 0′ O (mapo) [+]
Alto 1 347 m [+]
Areo 64,132 km² ( 641 3.2 ha) [+]
Horzono UTC+03:30
Kazvino · (Irano)
Kazvino · (Irano)
DEC
Kazvino ·
Kazvino ·
Situo de Kazvino ·

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Qazvin [+]
vdr
Moskeo de la Vendredoj en Kazvin.
Kazvin estas antikva urbo kiu enhavas fajnajn ekzemplojn de irana arkitekturo el variaj epokoj. Jen bildiĝas la Sanktejo de Ŝazdeh Hosein.

Vidindaĵoj redakti

Qazvin estis elektita kiel pura urbo de Irano fare de la vicprezidanto kaj estro de la landa mediprotekta organizo en 1392 pro la ĉeesto de 2 500 hektaroj da antikvaj ĝardenoj ĉirkaŭ la urbo kaj la ĉeesto de 1 400 hektaroj da Barajin-ĝardenoj.

Servoj redakti

Konataj urbanoj redakti

  • Amirhossein Mahmoudi

Eksteraj ligiloj redakti