Kebekurbo

ĉefurbo de la provinco Kebeko en Kanado
(Alidirektita el Kebeko)

KebekurboKebeko (france kaj oficiale, QuébecVille de Québec; angle kaj komune Quebec City) estas la ĉefurbo de la provinco Kebekio en Kanado.

Panorama vido de junio 2009.
Panorama vido de junio 2009.
Kebekurbo
angle angl, france franc
urbo
Fotomontaĵo
Oficiala nomo: Québec
Moto: Don de Dieu feray valoir
Ŝtato Kanado Kanado
Provinco Kebekio
Regiono Kebek-regiono
Historia regiono Malsupra Kanado
Konataj lokoj Citadelo de Kebeko, Kastelo Frontenac
Rivero Sankt-Laŭrenco
Situo Kebeko
 - koordinatoj 46° 48′ 58″ N 71° 13′ 27″ U / 46.81611 °N, 71.22417 °U / 46.81611; -71.22417 (mapo)
Areo 454,26 km² (45 426 ha)
 - de aglomeraĵo 3 276,53 km² (327 653 ha)
 - de metropolo 670,10 km² (67 010 ha)
Loĝantaro 516 622 (2011)
 - de aglomeraĵo 659 545
 - de metropolo 765 706
Denseco 1 137,28 loĝ./km²
 - de aglomeraĵo 201 loĝ./km²
 - de metropolo 1 143 loĝ./km²
Fondita 1608
 - statuto 1833
Urbestro Régis Labeaume
Horzono UTC (UTC-5)
 - somera tempo UTC (UTC-4)
Telefona antaŭkodo +1 418 kaj +1 581
SGC kodo 24 23 027
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
Nomo Historia distrikto de Kebeko
Tipo de heredaĵo kultura heredaĵo
Jaro 1985 (#9)
Numero 300
Regiono Norda Ameriko
Kriterioj iv, vi
Situo enkadre de Kanado
Situo enkadre de Kanado
Situo enkadre de Kanado
Situo enkadre de Kebekio
Situo enkadre de Kebekio
Situo enkadre de Kebekio
Situo enkadre de Nord-Ameriko
Situo enkadre de Nord-Ameriko
Situo enkadre de Nord-Ameriko
Vikimedia Komunejo: Quebec City
Retpaĝo: www.ville.quebec.qc.ca
Map
Monda heredaĵo de UNESKO
Panorama foto de Kebekurbo

La loĝantaro de la urbo mem estas 516 622 (2011) kaj de la metropola regiono 710 700 (2004). Ĝi estas la dua plej granda urbo de Kebekio, post Montrealo. La nuna urbestro de la urbo estas Bruno Marchand.

Kebekurbo estas la sola fortikigita urbo de Nord-Ameriko norde de Meksiko kiu ankoraŭ posedas urbajn murojn. Ĝia malnova urbo estas Monda Kulturheredaĵo de Unesko depost 1985.

Geografio redakti

La urbo lokiĝas sur kaj ĉirkaŭ Cap Diamant, granda rokaĵo je la flanko de la rivero Sankt-Laŭrenco, kies topografio instigis uzon por milita defendado. La malvasteco de la riverkolo inter Kebekurbo kaj Lévis je la alia flanko donis la nomon al la urbo kaj la provinco: kebek estas Algonkina vorto kiu signifas "tie kie la rivero malgrandiĝas". Alia rivero (aŭ brako) estas Saint-Charles.

Historio redakti

La Dua Kebeka Konferenco (kodnomita "OCTAGON") estis alt-nivela milita konferenco okazinta dum la Dua Mondmilito inter la Brita kaj Usona registaroj. La konferenco okazis en Kebekurbo, de la 12-a ĝis la 16-a de septembro 1944, kaj la dua konferenco okazis samloke, kiel "QUADRANT" en aŭgusto 1943. La ĉefaj reprezentantoj estis Winston Churchill, Franklin D. Roosevelt kaj la Kombinita Ĉefa Stabanaro. La kanada ĉefministro William Lyon Mackenzie King estis la gastiganto sed ne partoprenis en la ŝlosilaj kunsidoj.

La urbo kaj ĝiaj plej famaj lokoj estas abunde prezentataj en la filmo "I confess" (Mi konfesas) de Alfred Hitchcock, farita en 1953[1].

Lokoj redakti

Vidon de Kebekurbo dominas la grandega hotelo Château Frontenac, sur Cap Diamant. La hotelo lokiĝas laŭ la Terrasse Dufferin, promenadejo sur la bordo de la klifo kiu ofertas belajn vidojn de la rivero Sankt-Laŭrenco.

Proksime al la Château Frontenac estas la Katedralo de Nia Damo de Kebeko, la seĝo de la arkiepiskopo de Kebeko, primaso de Kanado. Ĝi estas la unua katedralo kaj unua baziliko konstruita en Ameriko.

La Terrasse Dufferin iras ĝis la Ebenaĵoj de Abraham, loko de la batalo de la Ebenaĵoj de Abraham per kiu la britoj kaptis Kanadon de la francoj. Tie lokiĝas la Citadelo de Kebeko, instalaĵo de la Kanadaj Militfortoj kaj oficiala rezidejo de la Guberniestro ĝenerala de Kanado en Kebekio. La Nacia Asembleo de Kebekio renkontas en la apuda Parlamentejo.

La Alta Urbo kuniĝas per ŝtuparoj kaj funikularo al la Malalta Urbo, kie lokiĝas la tre aĝa kirko Notre-Dame-de-la-Victoire, la historia distrikto Petit Champlain, kaj la Muzeo de Civilizacio.

En la okcidento de la urbo lokiĝas la Universitato Laval (Ste-Foy-Sillery-Cap-Rouge); la administrejoj de la Universitato de Kebekio ankaŭ lokiĝas en Kebekurbo.

La Nacia Historia Loko Cartier-Brebeuf estas situa sur la kunfluejoj de la riveroj Saint-Charles kaj Lairet, precize en la kvartalo La Cité-Limoilou. Tie estas interpretejo kaj 6,8-hektara enurba parko karakterizita per varia pejzaĝo kaj dividita en du sektoroj, nome "Oriento" kaj "Okcidento" separataj per la rivero Lairet. Estas ankaŭ kelkaj memormonumentoj kaj aliaj elementoj.

La urbo famas por sia vintra karnavalo kaj por la festoj de Sankt-Johan-Baptista Tago.

Proksime de Kebekurbo lokiĝas la Kebeka Ponto, la akvofaloj Montmorency (Beauport), la Oratorio Sankta Jozefo kaj la baziliko Sankt-Ana de Beaupré.

Ekonomio redakti

Norda Stelo estas inĝenierado-konsilantara kaj konstrua firmao funkcianta tutmonde. Ĝia ĉefsidejo estas en Kebekurbo. La kompanio havas 800 dungitojn kaj efektivigas projektojn en ĉirkaŭ 50 landoj. Norda Stelo estas sendependa kompanio aktiva en konstruado, transporto kaj infrastrukturo. Krome en Kebekurbo interalie fontas la ĉeno de kanadaj glacaĵejoj kaj ĉokoladejoj Chocolats Favoris.

Servoj redakti

Esperanto-movado redakti

De la 25-a de julio 2020 ĝis la 1-a de aŭgusto estis planita en Kebekurbo la 53-a ILEI-Kongreso 2020. Tamen pro la pandemio la estraro de ILEI decidis prokraston de tiu evento al 2022.

Ĝemelaj urboj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti