Kecalkoatlo (Mezameriko)
Kecalkoatlo (en la navatla lingvo quetzalcōātl [ketsalˈkoːaːtɬ], „plumhava serpento“; en la majaa lingvo kukulcán) estas dio de pluraj mezamerikaj kulturoj, inter ili tiuj de la aztekoj kaj toltekoj.
Kecalkoatlo | |
---|---|
mita serpento • Azteka dio | |
Informoj | |
Sekso | vira |
Patro | Mixcoatl |
Patrino | Chimalma |
Gefratoj | Xipe Totec • Tezcatlipoca • Huicilopoĉtli • Ŝolotlo |
Laŭ tiu dio oni nomis asteroidon kaj mortintan flugsaŭron.
Formo redakti
Plej ofte Kvecalkoatlo estas prezentita kiel granda krotalo kun plumoj de la sankta birdo kvecalo, sed ankaŭ kiel barbahava, helhaŭta viro.
Mitologio redakti
Azteka mitologoio redakti
En la azteka mitologio kecalkoatlo estas dio de vento, ĉielo kaj tero kaj kreiva dio. Li simbolas la oceanon. En Teotihuakano li estis adorata kiel naturdio. Lia plej grava sanktejo situis en Ĉolula. Li estis estro de la dua monda epoko.
Tolteka mitologio redakti
La toltekoj veneris Kecalkoatlon kiel ĉefan kaj kreivan dion. Lin prezentis Venuso. Lia frato kaj kontraŭulo estis Teskatlipoko.
Aliaj mitoj redakti
Sub la nomo Kukulkan, Kvecalkoatlo estis konata de la majaoj. La kiĉeoj nomis lin Gukumac (vidu ankaŭ Popol Vuh).
Vidu ankaŭ redakti
Bibliografio redakti
- Hanns J. Prem: Die Azteken. Geschichte - Kultur - Religion. Verlag C.H. Beck, München 2006, ISBN 3-406-45835-1.