La insulo Kefalonio, laŭ PIV Cefalonio (en la antikva greka lingvo Κεφαλληνία; en la moderna greka: Κεφαλλονιά aŭ Κεφαλονιά, itale Cefalonia) estas la plej granda el la ioniaj insuloj en la okcidento de Grekio. Ĝi havas areon de 688,8 kvadrataj kilometroj kaj dum la jaro havis 36404 loĝantojn. La insulo estas parto de la provinco Kefalonio kaj Itako, kiu krome inkluzivas la insulon Itako kaj iujn neloĝatajn insuletojn, kaj enhavas ok el la naŭ komunumoj de la provinco.

Kefalonio
insulo [+]

AkvejoEgea maro

Supermara alteco1 620 m [+]
Koordinatoj38° 16′ N, 20° 33′ O (mapo)38.26520.5525Koordinatoj: 38° 16′ N, 20° 33′ O (mapo)
Plej alta punktoMount Ainos [+]
Areo734,014 km² (73 401 ha) [+]
Loĝantaro36 064 [+] (2021)
HorzonoUTC+02:00, UTC+03:00 [+]
Poŝtkodo280 [+]

Kefalonio (Grekio)
Kefalonio (Grekio)
DEC
Kefalonio
Kefalonio
Map
Kefalonio

Vikimedia Komunejo:  Kefalonia [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
panorama vidaĵo de Asos

La insula ĉefurbo estas Argostoli, en la sudokcidento de la insulo, kaj kune kun la najbara urbo Liksuri du trionoj de la insulanoj vivas en la du kunkreskintaj urboj, kiuj ankaŭ disponas pri flughaveno. La tria plej granda urbo estas Sami (1223 loĝantoj dum la jaro 2001) en la oriento - proksime de la insulo Itako, kaj la nordo - relative proksime de la insulo Lefkado - estas tre maldense loĝata: tie la fiŝista vilaĝo Fiskardo estas la sola signifa loĝloko (en Fiskardo interalie la kuracisto kaj eksa esperantista aktivulo Thomas Pusch ricevis grandan parton de sia psikoterapiista trejniĝo).

la fiŝista vilaĝo Fiskardo

Arkeologio redakti

Fine de la jaro 2006 romia tombeja komplekso malkovriĝis dum fosado de fundamento por nova hotelo en Fiskardo. La restaĵoj estas el romiaj tempoj - inter la 2-a jarcento a.K. kaj la 4-a jarcento p.K.. Arkeologoj priskribis la trovon kiel la plej gravan iam faritan sur la ioniaj insuloj.

 
plaĝo Mirtos, okcidenta insula bordo

Ene de la tombejo kvin tomboj troviĝis, kun oraj kaj bronzaj ornamaĵoj, vitraĵoj kaj argilaĵoj, maskoj kaj moneroj. La loko preteratentiĝis de tomborabistoj kaj restis netuŝita dum du jarmiloj. Laŭde al romiaj metiistoj, dum la malfermado la peza ŝtona pordo sen ia peno svinge malfermiĝis. Proksime de la tombo romia amfiteatro malkovriĝis, tiom bone konservita ke la metalaj ligiloj inter la unuopaj seĝoj daŭre estis sendifektaj.

En la sudokcidento de la insulo, apud Leivato, kontinuaj arkeologiaj elfosaĵoj de la Irlanda Instituto pri Helenismaj Studoj en Ateno malkovrigis dekojn da historiaj lokoj, de la prahistorio ĝis la epoko de la Respubliko Venecio.

Eksteraj ligiloj redakti