Kefalonio kaj Itako

Kefalonio kaj Itako (greke Κεφαλονιά και Ιθάκη respektive Νομός Κεφαλονιάς - Ιθάκης) ĝis administra reformo efektivita komence de 2011 estis unu el la 51 grekaj provincoj ("prefektujoj", kiuj greke nomigas Νομός, do "nomos"). Kiel la nomo indikas, la provinco konsistas el la du insuloj Kefalonio kaj Itako (plus kelkaj neloĝataj insuletoj), kiuj troviĝas en la Ionia Maro okcidente de la kontinenta parto de Grekio. La du ĉefaj insuloj ekde 2011 ambaŭ funkcias kiel komunumo kaj samtempe kiel regiona distrikto (greke Περιφερειακή Ενότητα, periferiaki enotita). Provinca ĉefurbo estis la urbo Argostoli sur la insulo Kefalonio. La provincaj insuloj estas parto de la ioniaj insuloj kaj apartenas al la samnoma administra regiono ("periferio") Ioniaj Insuloj.

Kefalonio kaj Itako
provinco de Grekio [+]

AkvejoIonia maro, Mediteraneo

Koordinatoj38° 15′ 0″ N, 20° 30′ 0″ O (mapo)38.2520.5Koordinatoj: 38° 15′ 0″ N, 20° 30′ 0″ O (mapo)
Areo904 km² (90 400 ha) [+]

HorzonoUTC+02:00, UTC+03:00 [+]
Poŝtkodo28x xx [+]
ISO 3166-2GR-23 (malnova ekde 2016)

Kefalonio kaj Itako (Grekio)
Kefalonio kaj Itako (Grekio)
DEC
Kefalonio kaj Itako
Kefalonio kaj Itako
Lokigo de Grekio en mondo

Kefalonio kaj Itako (Tero)
Kefalonio kaj Itako (Tero)
situo de Kefalonio en Grekio
Map
Kefalonio kaj Itako

En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Eksteraj ligiloj redakti