Keistuolių Teatras

Keistuolių Teatras ("teatro de stranguloj" aŭ "teatro de ekscentruloj") estas litovia teatra grupo, aktiva ankaŭ pri televidaj filmoj, popmuziko kaj rokmuziko. La grupo estis fondita en 1989 fare de la aktoroj Ilona Balsytė, Aidas Giniotis kaj Sigutis Jačėnas, kaj fare de la teatra direktoro Romualdas Vikšraitis.[1] La teatro havas sian teatrejon en Vilno kaj produktas teatraĵojn, filmojn kaj muzikon kaj por la ĝenerala publiko kaj por infanoj.

Keistuolių Teatras
Keistuolių Teatras en 2008
Keistuolių Teatras en 2008
Fondo 1989
Ĝenro teatro, popmuziko, rokmuziko
Oficiala retejo www.keistuoliai.lt
Vidu ankaŭ Portalo pri muziko
vdr

En 1999 la teatro iĝis membro de la Asocio internacia pri teatrado por infanoj kaj junuloj ASSITEJ.

En 20 jaroj (1989 ĝis 2009) la teatro publikigis 50 teatraĵojn, 8 televidajn film(seriet)ojn, 11 sonkasedojn kaj 10 kompaktdiskojn.[2]

Krom en Litovio, la teatra grupo publike surscenejis interalie en Aŭstrio, Danio, Estonio, Germanio, Pollando, Rusio kaj Usono.

Ekde la jaro 1997 kontaktigite de la aktora docentino Nijolė Gelžinytė la studentaj anoj de la teatra studio „Teatriukas“ ("teatreto") de la Vilna Universitato regule kunlaboras en la ensemblo Keistuolių teatras.

Notoj redakti