La Kelo de Auerbach (germane: Auerbachs Keller) estas la plej konata kaj dua plej maljuna restoracio en Lepsiko, datiĝante al minimume la unua duono de la 15-a jarcento. Ĝi jam estis unu el la plej gravaj gastejoj de la grandurbo ekde la 16-a jarcento kaj estas priskribita en la unua parto de la verko Faŭsto de Johann Wolfgang von Goethe kiel la unua loko de kie Mefisto iras kun Faust je vojaĝoj.

En la gastejo
Skulptaĵoj ĉe la sobeniro al la kelo en la Mädler-butikumarkado

La kelo de Auerbach situas sub Mädlerpassage, butiku-arkado, en Grimmaische Straße nr 2 en la historia distrikto de Leipzig proksime de la ĉefa bazaro. La restoracio havas kvin historiajn manĝoĉambrojn: Fasskeller, Lutherzimmer, Goethezimmer, Alt-Leipzig kaj, ekde 1913, Großer Kelle. Ekzistas ankaŭ la Mephisto-trinkejo sur la etaĝo pli supra por havigi al si trinkaĵojn.

Historio redakti

La gastejo unue estis menciita en historia arkivo datita de 1438. Ĝia nuna nomo venas de la origina posedanto, la Leipzig-urbokonsilisto, profesoro pri medicino kaj rektoro de la universitato Heinrich Stromer, kiu estis familiare nomita drp Auerbach laŭ lia naskiĝloko, la urbo Auerbach. Li estis la persona kuracisto de la princelektisto saksia kiu donis al li la rajton establi la gastejon en dankemo por fidelaj servoj.

Goethe ofte vizitis la Kelon studante en Leipzig (1765-68) kaj nomis ĝin lia favorata gastejo. Li vidis tie du pentraĵojn sur ligno originantaj de 1625. Unu priskribis kunvenon festena de Faust kun studentoj kaj la alia montras lin rajdi eksteren la pordon kun vinbarelo. Goethe jam konis la Faust-legendon de sia juneco, ekde la vido de la pupspektaklo Dr. Faust, kiu ofte faritis ĉe lokaj stratfoiroj. La sceno "Auerbachs Keller" en lia verko estas lia literatura monumento kaj al ŝatata studenta taverno kaj al la grandurbo, kvankam ironia. Laŭ legendo, la alĥemiisto Johano Georgo Faŭsto siatempe rajdis sur vinbarelo disde la kelo al la strato kion povis ebligi nur diabla forto.

Inter 1912 kaj 1913 multe de la Kelo de Auerbach estis rekonstruita kaj vastigita kiel parto de la malkonstruo de la mezepoka konstruo super ĝi kaj la konstruo de la Mädler-arkadoj. Ĝi estis remalfermita la 22-an de februaro 1913, kio ankaŭ estas la dato kiam la du skulptaĵoj "Mephisto kaj Faust" kaj "Sorĉitaj studentoj" estis poziciigitaj ĉe la enirejo de la gastejo. Tiuj estis gisitaj fare de Traugott Noack (1865-1941).

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Auerbachs Keller en la angla Vikipedio.

Eksteraj ligiloj redakti