Keltoj

etno en Eŭropo, kiu parolis keltajn lingvojn

Keltoj (el greka κελτοι (keltoj) unuafoje uzita de Hekateo el Mileto pr. 500 a.K., lat. celtae [keltaj] - la sama vorto per aliaj prononcoj donis ankaŭ galloj (= gaŭloj) kaj galatoj, du grandaj triboj keltaj) estas grupo de hindeŭropaj triboj. Ili vivis jam dum la 2-a jarmilo a.K. en la okcidenta Eŭropo.

Keltoj
kulturostiloetno
tribo • historia etno
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

Historio redakti

 
La verda areo sugestas la eblan amplekson de la Kelta influo ĉirkaŭ 1000 antaŭ Kristo / a.K.. La oranĝa areo montras la regionon de naskiĝo de la La Tène-stilo. La bruna areo indikas la regionon de Kelta influo ĉirkaŭ 400 a.K. t.e. la Kelta Ferepoko.

La Keltoj migris el la nuntempa germana teritorio al la supra parto de Rejno kaj Marne (8-a jc. a.K.) kaj tie evoluis el unu tribo la Gaŭloj (aŭ Galloj) (7-a jc. a.K.). Ili konkeris en la 5-4-aj jarcentoj a.K. la nuntempan Francion, Brition kaj nordan Italion, kaj prirabis Romon (387, 390 a.K.) kaj poste dum jardekoj danĝerigis la urbon.

 
Eŭropo en la antaŭ-romia periodo dum fera epoko:
  •  nordiaj grupoj
  •  Jastorfkulturo
  •  grupo de Harpstedt-Nienburg
  •  celtaj gentoj
  •  pomeria kulturo
  •  kulturo de domaj urnoj
  •  kulturo orientbalta
  •  kulturo de tumultoj okcidentbaltaj
  •  kulturo de milograd
  •  estonaj grupoj
  • Tiutempe ili ankaŭ invadis Hispanion, kie miksiĝante kun la loka ibera popolo evoluigis la keltiberan popolon. En la 3-a jarcento a.K. ili konkeris areon preter Danubo, poste parton de la Balkana Duoninsulo (Trakio, Makedonio). Eta grupo da keltoj eĉ atingis dum la konkeroj Anatolion kaj tie estigis la ŝtaton Galatia aŭ Galatio. Tie ili konstruis fortikaĵ-urbojn, havis florantan manindustrion (kulturo de La Tène).

    Laŭ iu teorio, ĉefe bazita sur ligvistikaj datumoj, Keltoj en Italio disdividis kaj kreis du branĉojn, norde la italajn keltojn (gallos) kaj la osko-umbrojn kaj latinojn sude, tre influitajn de etruskoj kaj grekoj.

    Keltoj estis venkitaj de la Romia imperio, la ĝermanoj kaj iom post iom asimiliĝis en la Imperion, perdinte siajn lingvojn kaj tradiciojn. Ili multfoje batalis por la libereco ene de la Romia imperio, sed senrezulte. La plej grava gvidanto estis Vercingetorix kaj la movado de bagaŭdoj.

    Religio kaj kulturo redakti

     
    Kelta kruco de Brompton (Irlando).

    En ilia vivo havis gravan rolon la pastroj: vatoj, kiuj plenumis la oferojn kaj interpretis la naturon, kaj druidoj kiuj instruis kaj juĝis, kaj eposaj poetoj: la bardoj. La druidaro estis estrata de ĉefdruido elektita sekretloke en regiono de la Karnutoj (Karnutio estante rigardata kiel centro de Gaŭlio). Sed oni konsideris Brition kiel centron kaj fonton de klereco pri la druida religio.

    Kelta arto estas termino kiu aludas al la arta esprimo de la nomataj keltaj popoloj. Tamen temas pri kategorio iel subjektiva kaj disputata, same kiel la propra koncepto de "kelta civilizo", ĉar ĝi aplikiĝas al tempoperiodo tro ampleksa kaj al multaj kulturoj interrilataj sed diferencaj. Fakte, la esprimo "Kelta arto" uzatas ĉefe rilata al la arto malfrupagana kaj prakristana de la Brita Insularo, kies plej elstara montro estas la iluminitaj manuskriptoj de la frua Alta Mezepoko riĉe ornamitaj per estetikaj elementoj propraj de la insula indiĝena arto. Ekzemploj estas la Libro de Kells, la Libro de Durrow aŭ la Evangelioj de Lindisfarne. Elstaras ankaŭ la skotaj piktaj ŝtonoj, kalikoj, fiboloj kaj keltaj krucoj.

    Aparte estas tre disvastigita la nomata Kelta muziko.

    Keltidaj popoloj redakti

    Nur malmultaj keltoj konservis sian lingvon de la kelta lingvaro: kelkaj irlandanoj, bretonoj, kimroj, skotoj kaj kornvalanoj. Genoj de la kontinentaj keltoj plutroviĝas inter popoloj kiel francoj, hispanoj.

    Kelta mitologio redakti

    La keltoj havis riĉan mitologion, kiu donis la legendojn de Tristan, Gralo, Reĝo Arturo (vidu: Artura ciklo).

    Keltaj triboj redakti

    Listo de la keltaj gentoj (la nomoj de la Romianoj)

    Alpaj triboj redakti

    • Ambisontes
    • Camunni
    • Helvetii
      • Tigurini
      • Toygenes
      • Verbigenes
    • Lepontii
    • Nantuates
    • Raetii (origine malkelta, sed keltiĝa)
    • Sedunes
    • Uberi
    • Veragres

    Akvitanoj redakti

    • Ausci
    • Bigerriones
    • Bituriges
      • Cubi
      • Vivisci
    • Cadurci
    • Cocosates
    • Eleusates
    • Garunni
    • Gates
    • Ptianii
    • Ruteni
    • Santones
    • Sibulates
    • Tarbelli
    • Tarusates
    • Vocates

    Belgoj redakti

    • Aduatuci
    • Ambiani
    • Atrebates
    • Bellovaci
    • Menapii
    • Morini
    • Nervii
    • Remi
    • Suessiones
    • Velicasses
    • Viromandui

    Gaŭloj redakti

    • Aedui
      • Ambivaeti
      • Insumbri
      • Mandubii
      • Segusiavi
      • Senones
    • Ambiliati
    • Aremorici
      • Ambarri/Ambibarii
      • Caletes
      • Curiosolites
      • Lemovices
      • Osismi
      • Redones
      • Venelli/Unelli/Vinelli
      • Veneti
    • Arverni
      • Allobroges
      • Cadurci
      • Eleuteti
      • Gabali
      • Vellavi
    • Andes/Andecavi
    • Aulerci
      • Brannovices
      • Cenomani
      • Diablintes
      • Eburovices
    • Coriosolites
    • Elvii
    • Esuvii
    • Karnutes
    • Keltori
    • Leuci
    • Lexovii
    • Mediomatrici
    • Namnetes
    • Norici
      • Alauni
      • Ambidravi
      • Ambilici/Ambilini
      • Ambisontes
      • Carni
      • Catali
      • Iapodes
      • Laianci
      • Norici
      • Saevates
      • Sevaces
      • Taurisci
      • Uperaci
    • Nitiobriges
    • Parisii
    • Pictones
    • Rauraci
    • Segobriges
    • Tricastini
    • Turoni
    • Vindelici
      • Brigantes
      • Clautenatii
      • Cosuaneten
      • Estionen
      • Licates
      • Rucinaten
    • Volcae
      • Arecomici
      • Tectosages
    • Treveroj

    Italaj triboj redakti

    • Anares/Masicii
    • Aulerci
    • Boii
    • Caturiges
    • Cenomani
    • Insubri
    • Laer
    • Lingones
    • Senones

    Iberaj kaj luzitanaj triboj redakti

    • Asturoj
    • Kantabroj
    • Gallaeci
    • Keltiberi (origine malkelta)
      • Arevaci
      • Bastetani
      • Belli
      • Berones/Briones
      • Carpetani
      • Cerindones
      • Edetani
      • Lusones
      • Murbogi
      • Oretani
      • Pelendones
      • Titti
      • Turmogidi
      • Vaccei
      • Vetonoj
    • Lusitanii
    • Turditani

    Ĝermanaj triboj redakti

    • Germani Cisrhenani
      • Caeroesi
      • Catalauni
      • Cimbri
      • Condrusti
      • Paemani
      • Segni
      • Treveri Treveroj
        • Eburones

    Danubaj triboj redakti

    • Eravisci/Aravisci
    • Cotini
    • Iapodes/Iapydes
    • Latobici
    • Leuci
    • Scordisci
    • Taurisci
    • Volcae
      • Tectosages

    Galatiaj triboj redakti

    • Tectosages
    • Tolistobogii
      • Vaturi
      • Ambitouti
    • Trocmi
      • Toutobodiaci

    Brit-belgaj triboj redakti

    • Atrebates
    • Belgae
    • Catuvellauni
    • Suessiones

    Britaj triboj redakti

    • Ancalites
    • Bibroci
    • Brigantes
    • Deceangli/Ceangi
    • Cantii/Cantiaci
    • Carvetii
    • Cassi
    • Cenimagni
    • Coritani
    • Cornavii
    • Demetae (Dyfed)
    • Dobunni
    • Dumnonii (Damnonii)
    • Durotriges
    • Gangani
    • Iceni
    • Novantae
    • Ordovicer
    • Parisii
    • Regni/Regnenses
    • Segontiaci
    • Selgovae
    • Setantii
    • Siluroj
    • Trinovantes
    • Venetii (Gwynned)
    • Votadini (Goddoddin)

    Kaledonoj kaj Piktoj redakti

    • Atacotti
    • Boresti
    • Caereni
    • Caledonii
    • Carnonacae
    • Ciarraige
    • Cornovii
    • Creones
    • Decantae
    • Dicalydones
    • Epidii
    • Lugi
    • Maetae
    • Smertae
    • Taexali
    • Vacomagi
    • Venicones
    • Verturiones

    Hibernoj redakti

    • Autini
    • Brigantes
    • Cauci
    • Coriondi
    • Darini
    • Eblani
    • Gangani
    • Herpeditani
    • Iverni
    • Magnati
    • Menapii
    • Robogdi
    • Scoti
    • Uoluntii
    • Velabrii
    • Venicnii
    • Vodii

    Vidu ankaŭ redakti

    Eksteraj ligiloj redakti