Kemal Kılıçdaroğlu

turka politikisto

Kemal KILIÇDAROĞLU (IPA: [keˈmal kɯˌlɯt͡ʃdaˈɾoːlu] (naskiĝis la 17-an de decembro 1948 en vilaĝo Ballıca en provinco Tunceli, orienta Turkio) estas turka politikisto kaj opzozicia gvidanto por la prezidenta baloto en 2023.

Kemal Kılıçdaroğlu
Kemal Kılıçdaroğlu en 2009
Kemal Kılıçdaroğlu en 2009
Persona informo
Kemal Kılıçdaroğlu
Naskonomo Kemal Karabulut
Naskiĝo 17-an de decembro 1948
en Turkio Tunceli, Turkio
Religio islamo
Lingvoj turkafranca vd
Ŝtataneco Turkio vd
Alma mater Gazi University vd
Partio Respublikana Popola Partio
Subskribo Kemal Kılıçdaroğlu
Familio
Gefratoj Celal Kılıçdaroğlu vd
Edz(in)o Selvi (Sevim) Kılıçdaroğlu
Infanoj Kerem Kılıçdaroğlu vd
Profesio
Okupo ekonomikistopolitikisto • bureaucrat vd
Laborkampo politikopolitikisto vd
partiestro de la respublikana popola partio
Dum 22-a de majo 2010nun
Antaŭulo Deniz Baykal
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Politika kariero redakti

Kılıçdaroğlu estis elektita partiestro de la respublikana popola partio (turke: Cumhuriyet Halk Partisi, mallonge CHP) ekde la 22-a de majo 2010[1][2]. Li estas la parlamentano por Istanbulo ekde 2002. Li estis ankaŭ nomumita fare de la CHP por la oficejo de urbestro de Istanbulo en la baltoj de 2009 kaj ricevis 36.8% de la voĉdono en la balotoj.

 

Kılıçdaroğlu estas la komuna kandidato de la sespartia opozicia alianco "Tablo de Ses" (Millet İttifakı) por la prezidenta balotado de 2023 kontraŭ turka prezidento Recep Tayyip Erdoğan. Ekrem İmamoğlu, eks-urbestro de Istanbulo kaj Mansur Yavaş, urbestro de Ankaro, sciigis ilian subtenon por la kandidateco de Kılıçdaroğlu[3][4].

Kılıçdaroğlu estis elektita kiel la vicprezidanto de la Socialista Internacio la 31-an de aŭgusto 2012[5].

Partio CHP redakti

La CHP estas partio kiu donas grandan gravecon al la principoj de Atatürk. Sub partiestro Kılıçdaroğlu, la CHP profilas sin kiel centro-maldekstra, social-demokrata partio. Krome, la CHP serĉas altiri novajn balotantgrupojn rekrutante eminentajn progresemajn intelektulojn al la plej altaj niveloj de la partio. La elekto de Kılıçdaroğlu estis vidita en Turkio kaj eksterlande kiel signalo ke la CHP, kiu lastatempe altiris atenton ĉefe pro sia naciisma retoriko, revenis al vere maldekstrema kaj socialdemokrata politiko.

Persone redakti

Lia patro de Kemal Kılıçdaroğlu estis inter la miloj da kurdoj (kirmanc, kurmanc) kiuj partoprenis la malsukcesan Dersim-ribelon.

La familio estis origine nomiĝis Karabulut, sed ĉar preskaŭ ĉiuj en la vilaĝo havis la familian nomon Karabulut, en la 1950-aj jaroj lia patro ŝanĝis al la familia nomo Kılıçdaroğlu.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti