Kembriĝa Kvinopo

grupo de Sovetiaj spionoj en Anglio

La Kembriĝa Kvinopo - angle Cambridge Five - estis grupeto da spionoj de la ministerio pri internaj aferoj de Sovetunio kaj pli poste de la sovetunia sekreta servo KGB ene de la brita sekreta servo MI6 kaj parte ankaŭ en la usona servo CIA. Probable temis pri la plej sukcesaj duoblaj spionoj de la 20-a jarcento.

Kim Philby

Kim Philby (kodnomo "fileto"), Donald Maclean, Guy Burgess, Anthony Blunt kaj verŝajne ankaŭ John Cairncross dum la 1930-aj jaroj varbiĝis en la kolegio Trinity de la Universitato de Kembriĝo. Ili dum la Dua Mondmilito kaj ĝis la 1950-aj jaroj provizis la gvidantaron de Sovetunio per gravaj sekretaj informoj de la ŝtatoj de la Okcidenta Bloko. Spekulacioj pri eblaj pliaj anoj de la spiona grupeto daŭras ĝis hodiaŭ.

Eksteraj ligiloj redakti