Ken-Iĉiro Kobajaŝi

Ken-Iĉiro Kobajaŝi, origine japane 小林 研一郎 laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj ortografio Kobajasi Kenicsiró estas japandevena hungara dirigento, komponisto, altlerneja instruisto.

Ken-Iĉiro Kobajaŝi
Ken-Iĉiro Kobajaŝi dirigentas en 1995
Ken-Iĉiro Kobajaŝi dirigentas en 1995
Persona informo
Naskonomo 小林 研一郎
Naskiĝo 9-an de aprilo 1940 (1940-04-09) (83-jaraĝa)
en Iŭaki
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Tokia Universitato de la Artoj
Okupo
Okupo dirigentokomponisto • universitata instruisto
vdr
Ken-Iĉiro Kobajaŝi (dekstre)

Ken-Iĉiro Kobajaŝi [1] naskiĝis la 9-an de aprilo 1940 en Ivaki (Japanio).

Biografio redakti

Ken-Iĉiro Kobajaŝi aĝis 10, kiam li aŭdis simfonion de Beethoven, poste li decidis esti komponisto. En la sekva jaro li jam komponadis. En 1960 li ekstudis en Belarta Universitato de Tokio, iom poste li interesiĝis jam pri dirigentado. Post siaj studoj li atingis la unuan lokon en dirigento-konkurso en 1972, poste li ricevis dirigentan postenon en Tokio. Lia internacia kariero komenciĝis en Budapeŝto en 1974, tiam li atingis la unuan lokon en konkurso anstataŭ la hungaraj favoritoj. Li ricevis dirigentan postenon apud János Ferencsik. Post morto de Ferencsik li estis la primara dirigento inter 1987-1992, poste li ricevis la titolon eterna honora dirigento de la orkestro. Krom tio li ofte estis gastodirigento en Eŭropo, eĉ en Japanio. Li ankaŭ instruis en la japana belarta akademio, krome li havas dirigentajn postenojn ankaŭ en Japanio. Kelkfoje li komponadis. Lia filino estas pianisto. Li ricevis 3 hungarajn ŝtatajn premiojn inter 1986-1994, ĉeĥan premion en 2000. Li ricevis la titolojn ambasadoro de la hungara kulturo en 2010 kaj honora instruisto de Muzikarta Universitato Ferenc Liszt.

Lia libro redakti

  • Karmesterszóló (1997)

Elektitaj komponaĵoj redakti

  • Passacaglia

Fontoj redakti

Referencoj redakti