Kenenisa Bekele (en amhara lingvo: ቀነኒሳ በቀለ; 13a de junio 1982) estas etiopia longdistanca kuristo kaj la nuna monda rekordulo kaj Olimpia rekordulo kaj en 5000-metroj kaj en 10,000-metroj. Li sukcesis atingi ormedalon kaj en 5000 m kaj en 10,000 m en la Somera Olimpiko 2008. En la Somera Olimpiko 2004 li sukcesis atingi ormedalon en 10,000 m kaj arĝentmedalon en 5000 m. Li estas edzo de aktorino Danawit Gebregziabher kaj li havas pli junan fraton, Tariku Bekele, kiu estas ankaŭ sukcesa tutmonda longdistanca kuristo.

Kenenisa Bekele
Persona informo
Naskiĝo 13-an de junio 1982 (1982-06-13) (41-jaraĝa)
en Bekoji, Arsi Province,  Derg reĝimo
Ŝtataneco Etiopio
Okupo
Okupo longdistanca kuristo • atleto
vdr

Li estas la plej sukcesa kuristo en la historio de la Monda Transterena Ĉampioneco, kun ses titoloj de 12 km kaj kvin de 4 km. Li venkis en la 10,000 m en la Atletika Monda Ĉampioneco de 2003, 2005, 2007 kaj 2009 (kun la kvaropo de Haile Gebrselassie en grupo de venkintoj). Kenenisa estis nevenkita en 10,000 m el sia ekkariero en 2003 ĝis 2011, kiam li malsukcesis fini en la finalo de la Monda Ĉampioneco.

En la Atletika Monda Ĉampioneco de 2009 li iĝis la unua homo kiu venkis kaj en 5000 m kaj en 10,000 m en la sama Ĉampioneco. Li atingis ankaŭ olimpian arĝentmedalon en 5000 m (2004), bronzmedalon en la Monda Ĉampioneco (2003), du titolojn en Afrika Ĉampioneco kaj unu ormedalon en Tutafrikaj Ludoj. Li atingis la titolon ankaŭ en 3000 metroj en la Tutmonda Subtegmenta Ĉampioneco de 2006.

Kenenisa estas konsiderata unu el la plej grandaj distanckuristoj el ĉiuj tempoj, kaj posedas kelkajn tutmondajn rekordojn kaj kvanton da medaloj. La 6an de aprilo 2014, li faris la sesan plej rapidan maratonon per venko en la Pariza Maratono, kun rekorda tempo de 2:05:04. La 25an de septembro 2016, Kenenisa venkis en la Berlina Maratono kun tempo de 2:03:03, nova persona rekordo, kaj la tria plej rapida maratono el ĉiuj tempoj.