Kenneth R. Bartlett

Kenneth R. BARTLETT estas kanada verkisto, profesoro kaj historiisto pri Renesanco de la universitato de Toronto, kie li doktoriĝis en 1978. Li estas la direktoro de la Office of Teaching Advancement, kaj longe oficis kiel la prezidanto de la Kanada Societo pri Renesancaj Studoj. Li nuntempe proponas kursojn en la universitato kiel profesoro pri Renesancaj Studoj, inkluzive de kurso pri itala Renesanco kaj pri la senĉesaj interurbaj rivalecoj de tiu periodo. Bartlett ankaŭ estas membro de la Kanado Societo de Mezepokistoj. Krom siaj propraj verkoj, Bartlett verkis artikolojn kaj recenzojn en fakgazetoj, ekzemple en The American Historical Review por la libro "Fisher of Men: A Life of John Fisher, 1469-1535" de Maria Dowling.

Kenneth R. Bartlett
Persona informo
Naskiĝo 28-an de novembro 1948 (1948-11-28) (75-jaraĝa)
Lingvoj angla
Ŝtataneco Kanado
Alma mater Universitato de Toronto
Okupo
Okupo historiisto
vdr