Kenny G

usona saksofonisto

Kenny G ['keni ĝi] estas artistnomo de usona muzikisto Kenneth Bruce GORELICK. En 1956 Kenny G naskiĝis en Seattle, Usono.

Kenny G
Persona informo
Aliaj nomoj Kenny G
Naskiĝo 5-an de junio 1956 (1956-06-05) (67-jaraĝa)
en Seatlo
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de Vaŝingtonio • Franklin High School • University of Washington Michael G. Foster School of Business
Subskribo Kenny G
Okupo
Okupo saksofonisto • komponisto • ĵazmuzikisto
TTT
Retejo https://www.kennyg.com/
vdr
Kenny G

En lia aĝo de dek jaroj foje lia patro portis lin al saksofona koncerto. Post tio li profunde enamiĝis en tiun muzikinstrumenton, kiu posedas laŭ li grandan ĉarmon. Baldaŭ Kenny G havigis al si la unuan saksofonon, aliĝis al lerneja ensemblo. Ĝia instruisto rekomendis lin kiel saksofoniston al radistacio de Seattle, sed oni ne akceptis lin. Tiam li estis 17-jara.

Kenny G eniris en la Universitaton de Vaŝingtono. Laŭ la volo de sia patrino li studis financon. En la universitato li estis studento de financo tage kaj muzikisto vespere. Li ludis kune kun fama muzikisto Johnny Mathis, kiu turneis al Seattle. Dume li renkontis Roy Cummings, kiu instigis kaj kuraĝigis lin lerni ĵaz-muzikajn verkojn de majstroj. Pro tio diverseco enkorpiĝis en lian ludon kaj li pli nature eligis sian senton. En sia aĝo de 22 jaroj, Kenny G aliĝis al la trupo de majstro Jeff Lorber. Krom laboro de son-registrado, li turneis kun la trupo tra la tuta Usono. Samtempe Kenny G diplomiĝis el la Universitato de Vaŝingtonio.

Post kiam Kenny G finis sian studadon en la universitato, eldonis sian unuan individuan diskon "Kenny G". Komence la stilo de Kenny G similis al tiu de Grover Washington Jr. Kenny G estis vaste aprobata kaj lia disko igis furoron. Tamen li ne volis imiti aliajn, kaj intencis krei sian propran karakteron kaj ludi sian propran muzikaĵon. Iom post iom li ŝanĝis sian karakteron kaj alproksimiĝis al pop-muziko.

En 1987 naskiĝis la kvara disko de Kenny G, kaj li ludis ĉiujn instrumentojn en la melodio "kantobirdo". La milda melodio facile konkeris la aŭskultantojn. Lia muziko ne nur aŭdiĝas el radistacioj de ĵazo, sed ankaŭ vekis grandan eĥon en radioj de pop-muziko. Tio certigis la lokon de Kenny G en la muzikista kampo, kaj li sukcese transformiĝis de ĵaza saksofonisto al mondfama pop-muzikisto.

Liaj sekvaj diskoj estis ege ŝatataj de ŝatantoj. En 1992 Kenny G aperigis sian sepan diskon "Senspireco", kiu rompis rekordojn en multaj listoj kaj vendado, kaj restis je la unua loko en la listo de moderna ĵazo dum cent semajnoj. La ĉampioneca muzikaĵo en la disko "Ĉiam en Amo" okupis la unuan lokon en pop-muziko por afiŝoj de Usono kaj akiris Grammy-premion por la plej bona muzikaĵo en 1992; lia disko publikigita en Kristnasko de 1994 okupis la unuan lokon en la listo de muziko por afiŝoj; en la sinsekva trifoja Kristnaskoj li gajnis la ĉampionecon.