Kensington Society

La Kensington Society (Socio Kensington) estis diskutgrupo kiu estis fondita en Londono en 1865 de malgranda grupo de virinoj. Ĝi fame organizis parlamentan petskribon pri virinbalotrajto kaj iom ekvivigis la nacian virinbalotrajtistan movadon en Britio.

Kensington Society
organizaĵo
Komenco marto 1865 vd
Fino 1868 vd
Lando(j) Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
vdr

Fondiĝo kaj membroj redakti

La socio Kensington fondiĝis en 1865 kaj kuniĝis ĉe 44, Philmore Gardens en Kensington, Londono, la hejmo de Charlotte Speir Manning[1]. Alice Westlake priskribis la socian celon tiel:

"ĉefe por servi kiel ligilo, kvankam malgranda, inter homoj, super averaĝo en pensemeco kaj inteligenteco, kiuj interesiĝis pri komunaj temoj, sed kiuj havis malmultajn ŝancojn por interdiskuto." [2]

La membroj estis ĉefe fraŭlinoj kiuj celis profesiajn karierojn, kiel medicino aŭ eduko. La membraro nombris 33 je fondiĝo kaj 67 je disigo en 1868. Inter ili estis:

Aliaj, kiel korespondantaj membroj (inter ili Elizabeth Wolstenholme-Elmy kaj Lydia Becker), ricevis diskutraportojn.

London Suffrage Committee redakti

La 21-a novembro 1865, la socio diskutis pri parlamenta reformo kaj demandis ĉu parlamenta balotrajto estu ampleksita al virinoj. Ili decidis ke jes, kaj formis la London Suffrage Committee (Londona balotrajta komitato). La komitato verkis parlamentan petskribon por peti virinbalotrajton. Henry Fawcett kaj John Stuart Mill (duonpatro de Helen Taylor), du parlamentanoj kiuj apogis universalan balotrajton, konsentis prezenti la petskribon al parlamento. 1,499 virinoj rapide subskribis la petskribon, kiun Emily Davies kaj Elizabeth Garrett prenis al brita House of Commons.

Mill proponis amendon de la 1867 leĝpropono pri popola reprezentado kiu donos al virinoj egalan balotrajton kun viroj. Ĝi malsukcesis (73 voĉdonoj kontraŭ 196).

Tial, membroj de la socio Kensington decidis formi la London National Society for Women's Suffrage (Londona nacia socio por virinbalotrajto) kiu poste, kun aliaj similaj socioj, formis la National Union of Women's Suffrage Societies (Nacia unio de virinbalotrajto-socioj). Tamen ne ĉiuj membroj aliĝis al la nova kaj radikala organizaĵo. Notinde, Emily Davies tute forlasis la virinbalotrajtistan movadon pro ĉi tiu tro radikala politiko.

Notoj redakti