Kepler-11 estas Sun-simila stelo kiu troviĝas je 2000 lumjarojn en la konstelacio Cigno[1][2]. Ĝin detektis unuafoje la kosmoteleskopo Kepler, kies celo estas trovi ekstersunsitemajn planedojn per la metodo de la tranzitoj. La malkovro estis anoncita la 22-an de februaro 2011 kaj estis la unua ekstersunsistema planedsistemo enhavanta 7 planedojn, ĉiuj el ili pli grandaj ol la Tero.

Stelo redakti

Kepler-11 estas stelo de spektroklaso G5 iomete malpli masa ol la Suno (95%) kaj kun iomete pli granda radiuso (110%). Ĝia surfaca temperaturo estas proksimume 5680 (± 100) K kaj aĝas 8 (± 2) mil milionoj da jaroj.[3] Kompare la Suno estas 4,6 mil milionoj aĝa kaj ĝis surfaca temperaturo estas 5778 K.[4][5]

Ĝia videbla magnitudo, aŭ kiom brila ĝi ŝajnas el la Tero, estas 13,7.[3] Tial, ĝi ne estas videbla nudokule.

Planeda sistemo redakti

Planedo Maso
(ME)
Radiuso
(RE)
Denseco
(g/cm3)
Orbita
periodo

(d)
Granda
duonakso

(AU)
Orbita
discentreco
Klinangulo
(°)
Jaro de
malkovro
b 4,3 (2,3 – 6,5) 1,97 ± 0,19 3,1 (1,6 – 5,2) 10,30375 0,091 0 88,5 2011[3] c 13,5 (7,4 – 18,3) 3,15 ± 0,30 2,3 (1,2 – 3,6) 13,02502 0,106 0 89 2011[3]
d 6,1 (4,4 – 9,2) 3,43 ± 0,32 0,9 (0,6 – 1,4) 22,68719 0,159 0 89,3 2011[3]
e 8,4 (6,5 – 10,9) 4,52 ± 0,43 0,5 (0,3 – 0,7) 31,9959 0,194 0 88,8 2011[3]
f 2,3 (1,1 – 4,5) 2,61 ± 0,25 0,7 (0,3 – 1,4) 46,68876 0,25 0 89,4 2011[3]
g Nekonata 3,66 ± 0,35 Nekonata 118,37774 0,462 0 89,8 2011[3]
 
Relativa grando kaj loko de la planedoj ĉirkaŭ Kepler-11
 
Komparo inter la planedoj ĉirkaŭ Kepler-11 kaj la internaj planedoj de nia Sunsistemo. (Klaku por pligrandigi.)

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. (3 February 2011) “A closely packed system of low-mass, low-density planets transiting Kepler-11”, Nature 470, p. 53–58. doi:10.1038/nature09760. 
  2. Astronomers Find 6-Pack of Planets in Alien Solar System
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 3,6 3,7 Star : Kepler-11. Extrasolar Planets Encyclopaedia. Arkivita el la originalo je 2012-06-16. Alirita 2011-04-23. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-06-16. Alirita 2011-04-23.
  4. Fraser Cain (2008-09-16). How Old is the Sun?. Universe Today. Alirita 19-a de februaro 2011.
  5. Fraser Cain (2008-09-15). Temperature of the Sun. Universe Today. Alirita 19-a de februaro 2011.