La KerajtojKerejtoj (mongole: Кэрэйд, kazaĥe: Керей) estis areto de triboj en Centra Azio, kiuj dominis en la areo kaj, kiel aliancanoj de Ĝingis-Ĥano, influis en la pliiĝo de la Mongola Imperio. Ili konvertiĝis al kristana nestorianismo en la 11-a jarcento, kaj ankaŭ estis ekzemplo de eminentaj kristanoj inter la mongoloj. La gvidanto de la klano, Toghrul, akiris famon pro siaj bataloj kun islamanoj, kaj pluraj virinoj de la Kerajt-klano iĝis influaj virinoj en la mongola kortego. Sorghaghtani Beki geedziĝis kun filo de Ĝingis-Ĥano, kaj iliaj kvar filoj, inkluzive de la Granda Ĥano Kublaj-Ĥano kaj Mongu-Ĥano, iĝis eminentaj gvidantoj de la Imperio.

Azio en 1200 p.K, situo de la kerajtoj kaj najbaraj lokoj.