Keresoj, el la gr. Κήρες, devenas de la verbo Κήρ, ker kun la signifo: detrui, ruinigi, per la latina oni havas caries, putraĵo, korodvermo, anobio. Ili estis., laŭ la Helena mitologio, filinoj de Niksa, la nokto, veraj inaj monstroj. Oni reprezentis ilin kiel flugopovaj genioj, nigre vestitaj, kun longaj kaj pintaj ungoj. Ili distranĉis la kadavrojn kaj trinkis la sangon ne nur de la mortintoj, sed ankaŭ de la vunditoj en batalkampoj; ĉie kie okazis homa amasbuĉado, tie alvenis la Keresoj por finkonsumi la korpojn.

Keresoj
helena mitularo • personigo • diulo
Informoj
Sekso ina
Patro Erebo
Patrino Nikso
vdr

Oni ankaŭ konsideris ilin malbonajn animojn de la mortintojn, kiujn oni devis pacigi per oferaĵoj, kiel okazis dum la festoj de Dionizo: la Antesteriaj.

La tradicio ofte konfuzas ilin kun la Erinioj.