Kerestj (ruse Кересть) estas rivero en nord-okcidento de la Eŭropa parto de Rusio, en Novgoroda provinco (malgranda parto de la rivero estas limo kun Leningrada provinco), maldekstra alfluanto de la rivero Volĥov. Ĝi fontas el marĉoj en la distrikto Novgorodskij ĉe la limo kun la distrikto Bateckij kaj apud la setlejo Bateckij. Ĝi enfluas al Volĥov en la distrikto Ĉudovskij, iom pli norde ol la urbotipa loĝloko Krasnofarfornij kaj la vilaĝo Gruzino. Kerestj havas plurajn malgrandajn alfluantojn. La rivero apartenas al la baseno de la Balta Maro[1].

Kerestj
ruse Кересть
rivero
La rivero Kerestj en Ĉudovo
Lando Rusio Rusio
Regiono Novgoroda provinco
Urbo
Fontrivero Marĉoj apud la loĝloko Bateckij
 - situo Novgorodskij distrikto, Novgoroda provinco
 - koordinatoj 58° 42′ 07″ N 31° 08′ 56″ O / 58.70194 °N, 31.14889 °O / 58.70194; 31.14889 (mapo)
Enfluejo Volĥov
 - situo apud la urbotipa loĝloko Krasnofarfornij, Ĉudovskij distrikto, Novgoroda provinco
 - koordinatoj 59° 10′ 39″ N 31° 51′ 52″ O / 59.17750 °N, 31.86444 °O / 59.17750; 31.86444 (mapo)
Longo 100 km (62 mi)
Akvokolektejo 933 km² (93 300 ha)
La baseno de la rivero Volĥov kaj la lago Ilmenj
La baseno de la rivero Volĥov kaj la lago Ilmenj
La baseno de la rivero Volĥov kaj la lago Ilmenj
Vikimedia Komunejo: Kerest river

Ĉe Kerestj situas la urbo Ĉudovo. La neoficiala himno de la urbo komenciĝas per la vortoj “Super Kerestj-rivero …” (ruse “Над Керестью-рекой …”).[2]

Notoj redakti

  1. La rivero Kerestj en la ŝtata akva registro (ruse).
  2. El la rusa Vikipedio