Kerkennah-insuloj

La Kerkennah-insuloj (aliaj nomformoj povas esti Kerkenna, Kerkena, Karkana; pli frue nomata Kyrannis (greke), poste Cercina (latine), poste Kerkenah (arabe قرقنة) estas malgranda insularo antaŭ la orientaj bordoj de Tunizio en Golfo de Gabès, ĉirkaŭ 20 km antaŭ la kontinento (Sfax). Ĝi havas surfacon de ĉirkaŭ 160 km2. La insularo konsistas el najbaraj ĉefinsuloj Chergui kaj Garbi kaj el multaj neloĝataj insuletoj. La Kerkenna-insuloj estas administrataj fare de Gubernio de Sfax. La ĉefa komunumo estas Remla. La insulon ligas laŭhorara ŝipkonekto al tuniza haveno en Sfax.

Kerkennah-insuloj
insularo • municipality of Tunisia [+]

Supermara alteco13 m [+]
Koordinatoj34° 42′ 56″ N, 11° 11′ 25″ O (mapo)34.71555555555611.190277777778Koordinatoj: 34° 42′ 56″ N, 11° 11′ 25″ O (mapo)

Areo160 km² (16 000 ha) [+]
Nombro de insuloj6
Ĉefaj insulojChergui, Garbi

Loĝantaro15 501 (2014-04-23)
HorzonoUTC+01:00 [+]

Kerkennah-insuloj (Tunizio)
Kerkennah-insuloj (Tunizio)
DEC
Map
Kerkennah-insuloj
Vikimedia Komunejo:  Kerkennah [+]
vdr

Demografio redakti

La loĝantoj de la Kerkennah-inseloj devenas de la grekoj, kiuj alvenis el la proksima Malto. Ili arabiĝis kaj konvertis al la islamo. La insulanoj havas popran kulturon, folkloron.

La insulojn loĝas ĉirkaŭ 14.000 personoj. Dum la someraj monatoj povas alveni centmilo da turistoj.

Vilaĝoj redakti

  • Abbassia
  • Ouled Ezzeddine
  • Ouled Kacem
  • Ouled Yaneg
  • Chergui
  • El-Attaya
  • El-Jouaber
  • Kellabine
  • Kraten
  • Mellita
  • Ouled Bou Ali
  • Remla (ĉefa komunumo)
  • Sidi Fredj
  • Sidi Youssef

Historio redakti

  • 200 ĝis 600 a.K., malkovris ĝin la punoj
  • 500 ĝis 200 a.K. epoko de Kartago
  • ekde 200 Romia epoko
  • ekde 697 islama epoko
  • ekde 1212 hispana/hafsidun epoko
  • 1451–1851 osmana epoko
  • ekde 1851 moderna epoko (parto de la franca protektorato, poste parto de Tunizio)