Kerkrade

municipo en Limburgo, Nederlando

Kerkrade (kerkrade Kirchroa, germane Kirchrath) estas municipo en la provinco Limburgo en Nederlando. Laŭ la stato de 2021 en la municipo vivis 45 442 loĝantoj sur areo de 21,74 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 090 loĝantoj/km². La najbaraj municipoj estas la nederlandaj Heerlen kaj Landgraaf kaj la germana komunumo Herzogenrath. Pli granda urbo estas Akeno kaj relative proksimas ankaŭ la urbo Mastriĥto. Do Germanio senpere proksimas, sed la limo al Belgio ankaŭ distancas nur 12 kilometrojn per piedirado aŭ biciklado (peraŭte necesas fari iom da kromvojoj, tial estas 16 kilometroj).

ISO
Municipo Kerkrade

Flago de la municipo Kerkrade

Blazono de municipo Kerkrade

Flago de la municipo Kerkrade Blazono de municipo Kerkrade
Situo de la municipo Kerkrade
nederlanda municipo
Provinco Limburgo
Ĉefloko Kerkrade
Areo
 - Tero
 - Akvo
22,13 km²
21,90 km²
0,23 km²
Loĝantaro
 - Loĝdenso
45 442 (komence de 2021)
2 090 loĝ./km²
Geografia situo 50° 52′ N, 6° 4′ O (mapo)50.8666666666676.0666666666667Koordinatoj: 50° 52′ N, 6° 4′ O (mapo)
Kerkrade (Nederlando)
Kerkrade (Nederlando)
DEC
Kerkrade
Kerkrade

Map

Gravaj trafikaj arterioj N299, N300
CBS-municipokodo 0928
Telefona kodo 045
Poŝtkodo 6460–6471
Oficiala retejo https://www.kerkrade.nl/
vdr

Esperanto en Kerkrade redakti

En 1989 la Internacia Junulara Kongreso de TEJO okazis en Kerkrade. La kongreson partoprenis 525 junaj esperantistoj - grandparte studentoj, lernejanoj kaj junaj laboristoj sub 30 jaroj.

En epoko, kiam ankoraŭ malfacilis vojaĝi inter la komunistaj kaj nekomunistaj ŝtatoj de Eŭropo, estis impone por la gastoj el orienteŭropo sperti la limon inter Nederlando kaj Germanio, kiu dividas la urbojn Kerkrade okcidente kaj Herzogenrath oriente: En 1989, piedirantoj ĉie rajtis libere alterni inter Nederlando kaj Germanio, nur aŭtoj devis pasi la limon en difinitaj limpasejoj, pro simbola lima muro en alteco de malpli ol 20 centimetroj (intertempe multloke ankaŭ forpreniĝis la mureto). Multaj kongresanoj ludeme balanciiĝis sur tiu ŝtatolima mureto, kaj suspiris komparante ĝin kun tiam ekster oficialaj limtrairejoj ankoraŭ neniel-paseblaj armeecaj liminstalaĵoj inter la ŝtatoj de okcidenta kaj orienta Eŭropo, ekzemple inter la du germanaj ŝtatoj FRG kaj GDR.

 
la urbodomo
Provinco Limburgo  
Beek | Beekdaelen | Beesel | Bergen | Brunssum | Echt-Susteren | Eijsden-Margraten | Gennep | Gulpen-Wittem | Heerlen | Horst aan de Maas | Kerkrade | Landgraaf | Leudal | Maasgouw | Mastriĥto | Meerssen | Mook en Middelaar | Nederweert | Peel en Maas | Roerdalen | Roermond | Schinnen | Simpelveld | Sittard-Geleen | Vaals | Valkenburg aan de Geul | Venlo | Venray | Voerendaal | Weert
Nederlando | Provincoj | Municipoj