Keszthely

Hungaria urbo

Keszthely (kesthej) estas urbo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en Distrikto Keszthely, kies centro estas.

Keszthely
Hungaria urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 8360
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 18 031  (2023) [+]
Loĝdenso 237 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 46′ N, 17° 15′ O (mapo)46.767517.24628Koordinatoj: 46° 46′ N, 17° 15′ O (mapo) [+]
Areo 75,98 km² (7 598 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Keszthely (Zala)
Keszthely (Zala)
DEC
Keszthely
Keszthely
Situo de Keszthely

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Keszthely [+]
vdr
Interna parto de Keszthely

Geografio redakti

Keszthely situas sur ebenaĵo, ĉe okcidenta bordo de Balatono, fine de fervojoj Budapeŝto-suda Balatono kaj Budapeŝto-norda Balatono, krome estas loke haveno, krome flughaveno en la proksima Sármellék. Aŭtoŝoseo M7 Budapeŝto-Adriatiko estas ne tro for.

Ĉe la urbo fluas la rivero Zala, kiu tie alfluas la lagon Balatono ĉe Fenékpuszta [loka areo]. Tie staris en la romia epoko la urbo Valcum. Oni elfosis ĉe Fenékpuszta hunajn kaj avarajn trovitaĵojn. Keszthely mem estis grava stacio de komerca vojo inter Italio kaj Buda ekde la Arpad-epoko. La gotikstilan, plebanian preĝejon - konstruitan en 1386 -, oni transformis dum la turka epoko al fortikaĵo. La turkoj neniam okupis la fortikaĵon de Keszthely.

Historio redakti

La komunumo graviĝis ekde 1739 kiel centro de la Festetics-bieno [feŝtetiĉ]. La plej elstara familiano estis György Festetics (politikisto), kiu fondis en 1797 la Georgikon-on (ĝi estis la unua regula ekonomia lernejo de Eŭropo), juran antaŭulon de la hodiaŭa Agrarscienca Universitato Pannon. Li iniciatis ankaŭ en 1817 la Helikon-festojn, kiujn oni organizas eĉ hodiaŭ kiel renkontiĝon de transdanubiaj studentoj.

La kastelo Festetics estas la plej grava kultura heredaĵo de la balatonsupra areo. Ĝi estis konstruita en 1750, en baroka stilo kaj estis plilarĝita inter 1883 kaj 1887 en eklektika stilo. Tiam konstruiĝis eĉ la Keszthely-karakteriza turo. En la malnova parto de la kastelo troviĝas la 70.000-voluma Helikon-biblioteko kun kelkaj raraĵoj kaj la plej kompleksa librokolektaĵo pri Balatono. Famas en la urbo ankaŭ la Balaton-muzeo kaj la Georgikon-bienmuzeo.

Ekde fino de la 19-a jarcento, Keszthely iĝis grava baneja centro de la Balatono (menciindas, ke la kuracbanejo Hévíz troviĝas nur je 6 km).

La komunumo estis ĝis 1954 grandvilaĝo, inter 1950 kaj 1979 apartenis ĝi al departemento Veszprém, poste al Zala.

 
Karmelana Baziliko omaĝe al Terezo el Lisieux en Keszthely
 
Festetics-kastelo

Famuloj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de famuloj naskiĝintaj en Keszthely.
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de famuloj mortintaj en Keszthely.

Famaj nomportantoj redakti

Profanaj vidindaĵoj redakti

Sakralaj vidindaĵoj redakti

 
Fakultato en Kesuthely

Eduko redakti

Esperanto redakti

Estas delegito de UEA tie.

Referencoj redakti

Larĝa panoramo de Keszthely